Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/609

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

EUGEN WÜSTER

ENCIKLOPEDIA VORTARO ESPERANTA-GERMANA KUN SPECIALA ELMONTRO DE LA ZAMENHOFA LINGVUZO

La giganta verko aperas en 7 sinsekvaj partoj Ĉiu parto ampleksas 160 riĉenhavajn paĝojn, presitajn sur senligna papero (formato: 17x25 cm)

Unua parto: Antaŭparolo. Aranĝo de la vortaro (A: Signoj, B: Mallongigoj, C: Ĝeneralaj informoj). La vortaro (ĉefa alfabeta parto): Literoj A—C (ĉerizo) Rm. 15.—
Dua parto: Esperantologiaj principoj A—C. La vortaro: Literoj C (ĉerko) —F (folio) Rm. 15.—
Tria parto: Esperantologiaj principoj C—E (fino). La vortaro: Literoj F (folio) —I (iri) Rm. 15.—
Kvara parto: La vortaro: Literoj I (iri) — K.
Kvina parto k. c. en preparo

Ĉi tiu scienca verko estas la rezultato de treege konscienca kaj diligenta laborado vere mirinda. Ĉiuj vortoj, kiujn uzis Zamenhof (kaj aliaj bonaj autoroj), ĉu radikoj, ĉu kunmetitaj vortoj, sin trovas en ĉi tiu vortaro. Ĝi estas tre detala, plej subtila analizado de ĉiu esperanta radiko kaj de ĉiu ebla devenaĵo au kunmetaĵo kun la koncerna radikvorto. Zamenhof-aj frazoj ilustras la uzadon. Krom la germana traduko estas donita ankaŭ Esperantaj sinonimoj samsignifaj kaj similsignifaj. Do ankaŭ sen sciado de la germana lingvo oni povas profiti tiun vortaron plej plenan. Esperantisto, kiu volas profunde kaj funde sciadi Esperanton, ne povos ne demandi la konsilojn de Wüster, ĉar li kolektis en sia vortaro ĉion, kion skribis Zamenhof. Ĝi estas bazo por la laboroj de la ,Lingva Komitato‘ kaj ĉiuj similaj institucioj venontaj, bazo por ĉia lingva analizo, bazo por ĉiuspeca teknika vortaro, bazo por ĉia scienca laboro.

Postulu specialan prospekton kun specimenaj kolonoj pri la verko

FERDINAND HIRT & SOHN, ESPERANTO-FAKO, LEIPZIG