Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/69

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Rimarko II.La organo de la Ligo estas „La Esperantisto“.

§ 7.En ĉiuj komunaj aferoj de la Ligo, kie estas postulata voĉdonado de la apartaj kluboj (ekzemple ĉe la ĉiujara elektado de Akademio k. c.), ĉiu klubo havas tiom da voĉoj, kiom fojojn 20 klubanojn[1] ĝi havas.

§ 8.Ĉiu klubo elektas inter si unu aŭ kelkajn personojn, kiuj prenas sur sin la devon kolektadi la 1-an de ĉiu monato la monatajn pagojn de la membroj (oferantoj) de tiu klubo. Tiu ĉi mono estas alportata al la reprezentanto de la klubo, kiu la tutan kolektitan sumon kune kun la nomaro de la oferintoj kaj kun la montro, kiom ĉiu el ili enportis, sendas ĉiumonate al la kasisto de la Ligo; la kasisto publikigas ĉiumonate en la gazeto de l’ Ligo la komunan sumon ricevitan de ĉiu klubo, kaj la detalan nomaron li konservas ĉe si, por poste ĝin uzi ĉe la kunmetado de la detala ĉiujara kalkula raporto (vidu § 17).

§ 9. Ĉiu klubo laboras tute memstare kaj, se ĝi volas, ĝi povas ekster la regularo komuna de la Ligo ellabori por si ankaŭ sian propran regularon. La diversaj kluboj inter si korespondas, konsiliĝas, helpas unu al la alia sed trovas sin en nenia dependeco unu de la alia aŭ de la Akademio.

§ 10.La aferoj tuŝantaj la tutan Ligon, kiel ekzemple la perfektigado de la lingvo Esperanto aŭ la uzado de la kaso de l’ Ligo, sin trovas en la manoj de la Akademio Esperantista[2], kiu konsistas el 10 personoj, kiuj estas ĉiujare nove elektataj per voĉdonado de ĉiuj kluboj de la Ligo.

§ 11.La Akademio jam mem inter si elektas prezidanton, sekretarion kaj kasiston.

§ 12.La elektado de la Akademio Esperantista estas farata en la sekvanta maniero; ĉiu kiu deziras fariĝi membro de la Akademio, dissendas ne pli malfrue ol en la monato Septembro al ĉiuj kluboj sciigon pri sia deziro kaj ankaŭ pri sia aĝo kaj profesio. Apogante sin sur la tiel ricevitaj sciigoj kaj ankaŭ sur sia propra pripensado kaj konsiliĝado kun la aliaj kluboj, ĉiu klubo kunmetas nomaron de 10 personoj, kiujn ĝi proponas elekti en la Akademion. Tiun ĉi nomaron ĉiu klubo alsendas ne pli malfrue ol ĝis la 15-a de Decembro al la sekretario de la Akademio. La nomaroj ricevitaj de ĉiuj kluboj estas presataj en la organo de l’ Ligo, kaj tiuj 10 kandidatoj, kiuj ricevis de ĉiuj kluboj la plej multe da voĉoj (pri la voĉoj vidu § 7) estas publikigataj kiel elektitaj en la Akademion por la sekvanta jaro. Se

  1. teksto: klubanoj.
  2. Tiu ĉi Akademio estas efektive la centra komitato de la Ligo; sed ĉar en kelkaj landoj la apartenado al ia komitato aŭ Ligo estas ligita kun maloportunoj, tial la Centra Komitato portas la nomon „Akademio“ pro tiu sama kaŭzo, pro kiu la membroj de la Ligo havas la nomon „oferantoj“.