Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/70

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la rezultato de la elektado estas ne klara pro tio, ke kelkaj personoj ricevis egalan nombron da voĉoj, tiam la Akademio dume estas kreata el la personoj elektitaj sendispute, kaj la kandidatoj disputataj estas ripete balotataj.

§ 13.Se en la mezo de l’ jaro iu el la membroj de la Akademio eliras, tiam alian membron sur lian lokon elektas jam la Akademio mem.

§ 14.Ĉiuj decidoj de la Akademio estas farataj en la sekvanta maniero: se ia persono (tute egale ĉu ĝi apartenas al la Akademio aŭ ĉu ĝi eĉ estas tute flanka) volas fari al la Akademio ian[1] proponon, ĝi sendas tiun ĉi proponon al ĉiuj 10 membroj de la Akademio (iliaj adresoj estos al ĉiuj konataj). Ricevinte tian proponon, ĉiu Akademiano sciigas la sekretarion de la Akademio, ĉu li konsentas je la farita propono aŭ ne. Se montriĝas, ke pli ol duono de la Akademianoj donis la voĉon por la akcepto de la farita propono, tiam tiu ĉi propono estas presata en la organo de l’ Ligo, ricevas leĝan forton sub la nomo de „decido de la Ligo“, kaj la prezidanto de la Ligo devas peni pri la plenumado de la farita propono.

§ 15.Se la Akademio decidis fari ian artan ŝanĝon en la lingvo Esperanto, tiu ĉi decido ricevas leĝan forton ne pli frue ol post paso de 3 monatoj post la publikigo de la decido de la Akademio (tio ĉi estas por gardi la lingvon de facilanima kaj ne pripensita rompado kaj por doni al la tuta Ligo eblon bone pripensi kaj priparoli la proponitajn novenkondukaĵojn[2].

§ 16.Se unu el la kluboj trovos, ke la reformo proponita de la Akademio estos malutila al la lingvo, aŭ ke la utilo de tiu reformo estos tiel sensignifa, ke ĝi ne rekompencos la maloportunon, kiu estas ligita kun ĉia arbitra rompado de la lingvo, tiu klubo povas meti la proponitan reformon al la voĉdonado de ĉiuj kluboj, kaj se antaŭ la fino de 3 monatoj de la tago de publikigo de l’ decido de la Akademio montriĝos, ke pli ol duono de la kluboj donis sian voĉon kontraŭ la decido de l’ Akademio, tiam tiu ĉi decido estas neniigata[3].

§ 17.En la fino de ĉiu jaro la Akademio presas raporton pri la tuta laborado de la Ligo kaj pri la stato de la kaso de l’ Ligo por la pasinta jaro kaj dissendas tiun ĉi raporton al ĉiuj kluboj por senpaga disdono al ĉiuj membroj (oferantoj).

Rimarko I.En la ĉiujara kalkula raporto devas esti ankaŭ montrita, kiom en la daŭro de la tuta jaro en la kason envenis de ĉiu membro (oferanto) aparte, por ke ĉiu povu vidi kalkulon de la tuta mono, kiun li enportis.

Rimarko II.Se pro kondiĉoj de la lando, en kiu la klubo sin trovas, estas neoportune sendi al la klubo multajn ekzemplerojn de la raporto, al ĝi necese devas esti sendita en kovrita koverto almenaŭ unu ekzemplero por montri ĝin al ĉiuj membroj (oferantoj) de la klubo.

  1. teksto: iam.
  2. teksto: novenkondukaĵon.
  3. teksto: nenigata.