Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/78

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mem neniam povos scii, kiom da membroj efektivaj kaj kiom fiktivaj ĝi havas.)

3. Estus ne prudente difini ian egalan pagon por ĉiuj membroj; ĉar difinante tro grandan pagon, ni perdos multajn membrojn kaj difinante tro malgrandan — ni perdos multan monon de la flanko de la pli riĉaj membroj, kiuj facile povus pagi pli multe. Sed en tia okazo pli granda pago devas esti ankau ligita kun pli grandaj rajtoj. Tio ĉi ankaŭ povas esti atingita nur tiam, se ni mezurados la nombron de la primitivaj voĉoj ne laŭ la nombro de la enskribitaj membroj, sed laŭ la grandeco de la pagoj. (Unu amiko skribis al ni, ke ne konvenas kalkuli la grandecon de la voĉoj laŭ la enportita mono; sed alian pli bonan manieron de mezurado ni ja ne havas, ĉar mezuri la moralajn meritojn de ĉiu aparta membro estas ja tute neeble. Cetere la funkciistojn [kiel ekzemple Akademianojn, prezidantojn de kluboj k. c.] ni devas elekti laŭ iliaj personaj meritoj, sed la simplaj membroj de la Ligo estas ja nur simplaj matematikaj grandoj, por kiuj ni devas havi ian difinitan mezuron, kaj anstataŭ mezuri simple laŭ la kapoj [t. e. laŭ la enskribiĝoj, tute sensignifaj, kiel montris al ni la sperto kun la „Promesoj“], estus jam per si mem multe pli juste kaj pli prudente mezuri laŭ la fortoj, kiujn ĉiu kapo alportas, eĉ se la aliaj kondiĉoj ne postulus tian mezuradon.)

4. La grandeco de la voĉoj devas dependi de la grandeco kaj ne de la formo de la enportitaj oferoj; ĉar ne parolante jam pri tio, ke la esenco estas ĉiam pli grava ol la formo, la formo ofte dependas ne de nia volo, sed de aliaj cirkonstancoj (la leĝoj de l’ lando, la tempo k. c.). Tial mi diris en mia Regularo, ke la interna organizacio de ĉia aparta klubo dependas tute de la volo kaj decidoj de tiu ĉi klubo mem, kaj por la Ligo estas gravaj nur la rezultatoj. „Ĉiuj enportitaj 25 frankoj havas unu voĉon (mi ripetas, ke tio ĉi estas nur voĉo elektanta), tute egale ĉu ili venas kune de cent personoj aŭ de unu persono; ĉu ili venas sub la nomo ,pago de klubanoj‘ aŭ ofero de unu persono k. c“. Sendi monon estas permesite en ĉiu lando, sed esti „klubano“ estas en kelkaj landoj severe malpermesite. Tial se ni volus doni voĉon nur al tiu, kiu estas oficiale enskribita kiel „klubano“, ni eble morgaŭ vidos, ke ia sensignifa nenion faranta persono en ia malgranda germana urbeto post unuhora laborado havos 5 fojojn pli multe da voĉoj ol la tuta Rusujo, kiu havas 9/10 de ĉiuj niaj amikoj; ĉar laŭ la nun ŝanĝita Regularo li kolektos nur 100 personojn (eble 100 malgrandajn infanojn), kiuj nenion farante kaj nenion pagante — devos nur konsenti, ke oni ilin enskribu kiel „klubanojn“, li pagos por ĉiuj 100 personoj kune unufoje 20 markojn — kaj en unu horo li ricevos 5 voĉojn en la Ligo, dum la tuta Rusujo kun ĝiaj multaj efektive laboremaj amikoj, kun ĝiaj konstantaj grandaj oferoj k. c. eble ne havos tuta kune eĉ unu voĉon, ĉar danke la