Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/77

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

institucio estas jam sufiĉe forta, ordigita kaj elprovita; ĉar alie ni riskas facilanime kaj malsaĝe detrui en unu tago la verkon, kiu kostis jam tiom multe da malfacila laboro kaj oferoj. Nia Ligo en tiu ĉi rilato tute ne povas esti komparata kun aliaj societoj (kaj sur tiun ĉi punkton mi ripete turnas la atenton de kelkaj amikoj): ĉia societo havas la celon krei ion, kio ankoraŭ ne ekzistas; al la entreprenita afero ĝi donas, kion ĝi povas, kaj akceptas de ĝi nenion; tial ĝi povas komenci sian funkciadon eĉ ĉe la plej malgranda nombro da membroj kaj ĉio, kion ĝi faras, estas nur pura gajno. Sed nia Ligo devas transpreni aferon jam kreitan kaj jam sufiĉe fortan, kaj la sorton de tiu ĉi afero ni jam ne povas blinde transdoni al ia malgranda malforta grupeto da homoj ne preparitaj kaj ne elprovitaj. Ĉar tiam per la transiro anstataŭ ion gajni nia afero nur perdus ĉion, kion ĝi havis ĝis nun: forton neniu el la malgranda grupeto povos al ĝi doni, sed rompadon, malordon kaj malkonsenton ĉiu alportos aparte, kaj post kelkaj semajnoj nia floranta kaj pace progresanta afero fariĝus publika ridindaĵo. Tial laŭ mia Regularo la sorto de nia afero devus transiri en la manojn de la Ligo ne pli frue ol kiam tiu ĉi lasta atingos la forton de almenaŭ 7500 frankoj ĉiujare (25 kluboj po 25 frankoj ĉiumonate); ĉar a) kiam la Ligo atingos tian forton, tio ĉi montros, ke ĝi kreskas regule kaj sendispute kaj la ordo en ĝi estas sufiĉe elprovita; b) la malgrandaj maloportunecoj aŭ disputoj, kiuj tiam eble ankoraŭ restos, estos kovritaj per la grava forto materiala, kiun la Ligo alportos al la afero. Ĝis tiu tempo laŭ mia Regularo la sorto kaj la bona nomo de nia afero devus dependi de nenia institucio kaj nia Ligo devus esti libera kuniĝo de apartaj sendependaj kluboj.

2. La plej grava rajto de la membroj kaj kluboj — la elekto de la estonta leĝdonanta kaj administranta akademio — devas esti en la manoj de la personoj, kiuj efektive subtenas nian aferon, kaj ne en la manoj de personoj, kiuj sub la influo de unu minuto permesis enskribi ilian nomon, pagis kelkajn pfenigojn kaj poste forgesas pri la afero. Tial mi en mia Regularo mezuris la grandecon de la voĉoj ne laŭ la nombro de la enskribitaj membroj aŭ de la promesitaj pagoj, sed laŭ la grandeco de la efektive enportitaj oferoj („ĉiu klubo havas tiom da voĉoj, kiom fojojn 25 frankojn ĝi alportis al la kaso de l’ Ligo, kalkulante la sumon de la komenco ĝis la tago de la voĉdonado“[1]. Tio ĉi estas ne sole la plej justa, sed ankaŭ la plej facila maniero de mezurado; ĉar la ĉiumonataj enportoj estos ĉiam presataj, ĉiu povos ĉiam sendispute difini la grandecon de la voĉoj de ĉiu klubo, dum alie kontrolo estos tute ne ebla kaj eternaj disputoj kaj malordoj estos neeviteblaj. (Ne sole flanka persono ne povos kontroli la nombron de la membroj en ĉiu klubo, sed ĉiu aparta klubo

  1. Tiun ĉi enkrampigitan frazon la Nürnberganoj forstrekis; komp. II. 15.