Originala Verkaro/II/15

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo


N-ro 15.
paĝ. 34—36

Regularo de la Ligo Internacia de Esperantistoj[1]

§ 1.La Ligo internacia de Esperantistoj havas la celon zorgadi pri la disvastigado kaj enkondukado en la tuta mondo unu neŭtralan lingvon[2], kiu, estante sennacia kaj pure homa, servus por ĉiuj komunikiĝoj inter personoj de malsamaj popoloj kaj por ĉiuj verkoj, kiuj havas signifon ne sole por unu lando kaj nacio. La fina celo de la Ligo estos atingita tiam, kiam por ĉiu homo estos sufiĉe, scii ekster sia propra lingvo nur la lingvon neŭtrale homan, por jam sen bezono de ia alia lingvo povi libere kompreniĝi kun la tuta civilizita mondo.

§ 2.Por neŭtrala lingvo de l’ mondo estas elektita la lingvo „Esperanto“, ĉar ĝi montris sin la plej oportuna por tiu ĉi celo; sed lasi tiun ĉi lingvon en ĝia unua formo aŭ ŝanĝi ĝin dependas de la decidoj de la Ligo.

§ 3.La tuta sorto de la lingvo Esperanto sin trovas en la manoj de la Ligo kaj neniu havas super tiu ĉi lingvo ian personan privilegion aŭ aŭtoritaton. La Ligo povas enkonduki en la lingvon ĉiujn plibonigojn kaj ŝanĝojn, kiuj estos necesaj, kaj la decidoj de la Ligo estas leĝdonantaj por ĉiuj amikoj de la lingvo internacia Esperanto.

Rimarko. Pro la utilo de la afero la Ligo devas penadi, kiom ĝi nur povas, ke ĉiuj perfektigoj en la lingvo Esperanto estu farataj ne per rompado kaj subitaj decidoj, sed sur vojo natura, per riĉigado de la literaturo kaj per ŝtupa elpuŝigado de formoj malbonaj per formoj pli bonaj. Tamen se la Ligo trovos necese fari iajn artajn ŝanĝojn en la lingvo, ĝi povas en ĉiu tempo ĝin fari, kaj neniu alia ekster la Ligo havas ia rajton tion ĉi fari. Sed por gardi la lingvon de ŝanĝoj tro oftaj aŭ ne tre bezonaj kaj ne sufiĉe pripensitaj kaj elprovitaj, — en la regularon estas enkondukitaj la §§ 15 kaj 16.

§ 4.Por fariĝi membro de la Ligo, estas sufiĉe doni sian adreson al ia el la lokaj kluboj de la Ligo kaj promesi pagadi ĉiumonate ian sumon da mono (laŭ la voĉo kaj volo) al tiu persono, kiu en la nomo de la loka klubo ĉiumonate venados por kolekti la pagojn. La membroj, kiuj alskribiĝis al ia klubo en alia urbo, devas mem alsendadi ĉiumonate sian pagon al la estro de tiu klubo.

Rimarko.Por ke al la Ligo povu facile aliĝi ĉiu eĉ la plej indiferenta persono, kiu ial ne volas aparteni al ia „ligo“ aŭ „klubo“, la membroj de la Ligo estas nomataj simple „oferantoj“ kaj iliaj pagoj estas publikigataj en la raporto de la Ligo sub la nomo de oferoj. La membroj, kiuj volas stari tute flanke, povas eĉ postuli, ke iliaj ĉiumonataj oferoj estu enportataj en la raporton ne sub ilia nomo, sed sub iaj kondiĉaj literoj aŭ signoj. En la afero de la Ligo la membroj anonimaj aŭ pseŭdonimaj havas tiujn samajn rajtojn, kiel la membroj nekaŝitaj.

§ 5.La Ligo konsistas el apartaj lokaj kluboj, kiuj estas fondataj en diversaj urboj kaj urbetoj per la iniciativo de la tie loĝantaj amikoj de la lingvo tutmonda.

Rimarko.En unu sama urbo povas ekzisti kelkaj kluboj.

§ 6.„Klubo de la Ligo de Esperantistoj“ estas nomata ĉia kolekto da personoj, kiuj alportas al la kaso de l’ Ligo ne malpli ol 20 pfenigojn „germanajn“ ĉiumonate de ĉiu klubano kaj elektas inter si iun reprezentanton, per kiu ili deziras komunikiĝadi kun la centra komitato (Akademio) de l’ Ligo kaj kun la aliaj kluboj. Tuj kiam la kasisto de l’ Ligo ricevis de la nove fondita klubo la unuan enporton kaj la adreson de la reprezentanto, la klubo tuj eniras en la Ligon kaj pri ĝia fondiĝo kaj pri la adreso de ĝia reprezentanto estas publikigate en la plej proksima numero de l’ organo de la Ligo.

Rimarko I.Tiuj kluboj kiuj pro iaj katizoj (ekzemple pro la kondiĉoj de ilia lando) ne volas publike esti konataj sub la nomo „klubo“, povas esti enportataj en la gazeton de l’ Ligo sub la privata nomo de ilia reprezentanto (en tia okazo anstataŭ „En la urbo N. estas fondita klubo, kies reprezentanto estas s-ro A.“ en la gazeto estas dirata: „S-ro A. el la urbo N. kaj kelkaj liaj amikoj alsendis .... frankojn kaj promesis oferadi ĉiumonate por la lingvo tutmonda ne malpli ol 20 pfenigojn de ĉiu klubano“). Tiaj privataj „oferantoj“ havas ĉiujn rajtojn de klubo.

Rimarko II.La organo de la Ligo estas „La Esperantisto“.

§ 7.En ĉiuj komunaj aferoj de la Ligo, kie estas postulata voĉdonado de la apartaj kluboj (ekzemple ĉe la ĉiujara elektado de Akademio k. c.), ĉiu klubo havas tiom da voĉoj, kiom fojojn 20 klubanojn[3] ĝi havas.

§ 8.Ĉiu klubo elektas inter si unu aŭ kelkajn personojn, kiuj prenas sur sin la devon kolektadi la 1-an de ĉiu monato la monatajn pagojn de la membroj (oferantoj) de tiu klubo. Tiu ĉi mono estas alportata al la reprezentanto de la klubo, kiu la tutan kolektitan sumon kune kun la nomaro de la oferintoj kaj kun la montro, kiom ĉiu el ili enportis, sendas ĉiumonate al la kasisto de la Ligo; la kasisto publikigas ĉiumonate en la gazeto de l’ Ligo la komunan sumon ricevitan de ĉiu klubo, kaj la detalan nomaron li konservas ĉe si, por poste ĝin uzi ĉe la kunmetado de la detala ĉiujara kalkula raporto (vidu § 17).

§ 9. Ĉiu klubo laboras tute memstare kaj, se ĝi volas, ĝi povas ekster la regularo komuna de la Ligo ellabori por si ankaŭ sian propran regularon. La diversaj kluboj inter si korespondas, konsiliĝas, helpas unu al la alia sed trovas sin en nenia dependeco unu de la alia aŭ de la Akademio.

§ 10.La aferoj tuŝantaj la tutan Ligon, kiel ekzemple la perfektigado de la lingvo Esperanto aŭ la uzado de la kaso de l’ Ligo, sin trovas en la manoj de la Akademio Esperantista[4], kiu konsistas el 10 personoj, kiuj estas ĉiujare nove elektataj per voĉdonado de ĉiuj kluboj de la Ligo.

§ 11.La Akademio jam mem inter si elektas prezidanton, sekretarion kaj kasiston.

§ 12.La elektado de la Akademio Esperantista estas farata en la sekvanta maniero; ĉiu kiu deziras fariĝi membro de la Akademio, dissendas ne pli malfrue ol en la monato Septembro al ĉiuj kluboj sciigon pri sia deziro kaj ankaŭ pri sia aĝo kaj profesio. Apogante sin sur la tiel ricevitaj sciigoj kaj ankaŭ sur sia propra pripensado kaj konsiliĝado kun la aliaj kluboj, ĉiu klubo kunmetas nomaron de 10 personoj, kiujn ĝi proponas elekti en la Akademion. Tiun ĉi nomaron ĉiu klubo alsendas ne pli malfrue ol ĝis la 15-a de Decembro al la sekretario de la Akademio. La nomaroj ricevitaj de ĉiuj kluboj estas presataj en la organo de l’ Ligo, kaj tiuj 10 kandidatoj, kiuj ricevis de ĉiuj kluboj la plej multe da voĉoj (pri la voĉoj vidu § 7) estas publikigataj kiel elektitaj en la Akademion por la sekvanta jaro. Se la rezultato de la elektado estas ne klara pro tio, ke kelkaj personoj ricevis egalan nombron da voĉoj, tiam la Akademio dume estas kreata el la personoj elektitaj sendispute, kaj la kandidatoj disputataj estas ripete balotataj.

§ 13.Se en la mezo de l’ jaro iu el la membroj de la Akademio eliras, tiam alian membron sur lian lokon elektas jam la Akademio mem.

§ 14.Ĉiuj decidoj de la Akademio estas farataj en la sekvanta maniero: se ia persono (tute egale ĉu ĝi apartenas al la Akademio aŭ ĉu ĝi eĉ estas tute flanka) volas fari al la Akademio ian[5] proponon, ĝi sendas tiun ĉi proponon al ĉiuj 10 membroj de la Akademio (iliaj adresoj estos al ĉiuj konataj). Ricevinte tian proponon, ĉiu Akademiano sciigas la sekretarion de la Akademio, ĉu li konsentas je la farita propono aŭ ne. Se montriĝas, ke pli ol duono de la Akademianoj donis la voĉon por la akcepto de la farita propono, tiam tiu ĉi propono estas presata en la organo de l’ Ligo, ricevas leĝan forton sub la nomo de „decido de la Ligo“, kaj la prezidanto de la Ligo devas peni pri la plenumado de la farita propono.

§ 15.Se la Akademio decidis fari ian artan ŝanĝon en la lingvo Esperanto, tiu ĉi decido ricevas leĝan forton ne pli frue ol post paso de 3 monatoj post la publikigo de la decido de la Akademio (tio ĉi estas por gardi la lingvon de facilanima kaj ne pripensita rompado kaj por doni al la tuta Ligo eblon bone pripensi kaj priparoli la proponitajn novenkondukaĵojn[6].

§ 16.Se unu el la kluboj trovos, ke la reformo proponita de la Akademio estos malutila al la lingvo, aŭ ke la utilo de tiu reformo estos tiel sensignifa, ke ĝi ne rekompencos la maloportunon, kiu estas ligita kun ĉia arbitra rompado de la lingvo, tiu klubo povas meti la proponitan reformon al la voĉdonado de ĉiuj kluboj, kaj se antaŭ la fino de 3 monatoj de la tago de publikigo de l’ decido de la Akademio montriĝos, ke pli ol duono de la kluboj donis sian voĉon kontraŭ la decido de l’ Akademio, tiam tiu ĉi decido estas neniigata[7].

§ 17.En la fino de ĉiu jaro la Akademio presas raporton pri la tuta laborado de la Ligo kaj pri la stato de la kaso de l’ Ligo por la pasinta jaro kaj dissendas tiun ĉi raporton al ĉiuj kluboj por senpaga disdono al ĉiuj membroj (oferantoj).

Rimarko I.En la ĉiujara kalkula raporto devas esti ankaŭ montrita, kiom en la daŭro de la tuta jaro en la kason envenis de ĉiu membro (oferanto) aparte, por ke ĉiu povu vidi kalkulon de la tuta mono, kiun li enportis.

Rimarko II.Se pro kondiĉoj de la lando, en kiu la klubo sin trovas, estas neoportune sendi al la klubo multajn ekzemplerojn de la raporto, al ĝi necese devas esti sendita en kovrita koverto almenaŭ unu ekzemplero por montri ĝin al ĉiuj membroj (oferantoj) de la klubo.
§ 18.La elektado de la unua Akademio estos farata tiam, kiam la nombro de la kluboj de l’ Ligo atingos 25. Ĝis la elekto de la unua Akademio la „Provizora Administra Komitato“ konsistas el sinjoroj:

Hugo Barbeck,
Chr. Schmidt kaj
Joseph Gagel (ĉiuj en Nürnberg).
Sed antaŭ ol estos kreita la unua Akademio, en la lingvo Esperanto povas esti farata nenia eĉ la plej malgranda ŝanĝo.

§ 19.La Ligo estas oficiale fondita kaj la nuna Regularo de la Ligo[8] ricevas leĝan forton de la tago, kiam ĝi estis publikigita en la gazeto „La Esperantisto“. Se poste estos necese fari ian ŝanĝon en la Regularo de la Ligo, tiu ĉi ŝanĝo povas esti farata nur post la voĉdonado de ĉiuj kluboj de l’ Ligo, se montriĝos, ke ne malpli ol 3/4 de ĉiuj donitaj voĉoj konsentis je la proponita ŝanĝo.

Piednotoj[redakti]

  1. Ĉi tiu artikolo estas verkita de d-ro Zamenhof, sed kelkloke ŝanĝita en Nürnberg. Komparu la sekvontan artikolon II. 22 „Pri la Ligo“, paĝ. 53—54 de „La Esperantisto“ 1890! Plue komp. II. 18 la „Respondon al s-ro B. en Moskvo“ en „La Esperantisto“, paĝ. 52! Kaj precipe ankaŭ la leteron al Guminskij 21. VII. 1890 — V. 127. Ĉi tiu letero montras, ke Zamenhof en „La Esperantisto“ tro milde kritikis la Nürnberganojn. — La artikolo estas verkita samtempe en germana lingvo.
  2. Komp. la noton 2 sur paĝ. 39.
  3. teksto: klubanoj.
  4. Tiu ĉi Akademio estas efektive la centra komitato de la Ligo; sed ĉar en kelkaj landoj la apartenado al ia komitato aŭ Ligo estas ligita kun maloportunoj, tial la Centra Komitato portas la nomon „Akademio“ pro tiu sama kaŭzo, pro kiu la membroj de la Ligo havas la nomon „oferantoj“.
  5. teksto: iam.
  6. teksto: novenkondukaĵon.
  7. teksto: nenigata.
  8. La tekston de tiu ĉi Regularo en la lingvo esperanta, germana, franca aŭ angla oni povas ricevi ĉe s-ro Hugo Barbeck en Nürnberg po 50 pfenigoj por 10 ekzempleroj (kun poŝta transsendo 70 pfenigoj).