Originala Verkaro/II/16

El Vikifontaro


N-ro 16.
paĝ. 49—50

Leopold Einstein

Wüster: Einst

Kutime orti citas ĉi tiun artikolon kiel „Nekrologo por Leopold Einstein“. Ĝi estas represita en „L’ Espérantiste“ de L. de Beaufront 1890 kaj de tie en „Germana Esperantisto“, 3. jaro, paĝ. 13—14 kaj 25—26.

[Einstein laŭ la „funebra sciigo“ sur paĝ. 48 de „La Esperantisto“ mortis la 8-an de Septembro 1890.]

Antaŭ kelkaj semajnoj mortis en Nürnberg post longa kaj malfacila suferado, sinjoro Leopold Einstein, unu el la plej varmaj kaj energiaj amikoj de nia afero, la aŭtoro de la verkoj „La Lingvo Internacia als beste Lösung des internationalen Weltsprache-Problems“, „Weltsprachliche Zeit- und Streitfragen“ kaj diversaj artikoloj en germanaj gazetoj. La mortinto estis la unua, kiu donis antaŭpuŝon al nia afero en Germanujo. Ĝis nia lingvo estis publikigita, li estis varmega volapükisto, batalis por Volapük kun fervoro kaj energio, kaj li tre multe helpis al la vastiĝo de tiu lingvo. (Li skribis ĉirkaŭ 200 artikolojn en diversaj gazetoj por Volapük.) Jam de la komenco li sendis la tutan malfortecon de la volapüka vortaro, sed, ne esperante, ke tiu ĉi demando estos iam solvita pli bone, kaj vidante, ke la diversaj novaj proponataj sistemoj estas nur efemeraj nepripensitaj provoj, kiuj volas detrui Volapükon, sed donas nenion pli bonan, li daŭrigis sian fervoran laboradon kaj batalis kontraŭ ĉiu nova propono. Sed ricevinte antaŭ 2 jaroj okaze la unuan libron de nia lingvo kaj la „Duan Libron“, li tute ŝanĝiĝis. Malgraŭ lia aĝo (li havis tiam kvindek kvar jarojn), li en la daŭro de kelkaj tagoj perfekte ellernis nian lingvon kaj fariĝis ĝia varmega amiko. „La demando de lingvo tutmonda“, — li skribis al ni kelkan tempon poste, — „estas fine absolute solvita, kaj ĝoje mi sendas al vi koran gratulon pri tiu ĉi solvo. Kion mi longe atendis, tio fine venis. Laborante por Volapük, mi diris al mi, ke unu duono de tiu ĉi lingvo (la gramatiko) estas bona, sed la dua duono (la vortaro) estas malbona; sed mi timis ke nenio povos esti perfekta kaj unu parto devos suferi je la kosto de la dua. Sed en la ,Internacia‘[1], la unua parto kaj la dua estas solvitaj tre bone, kaj tial mi ekkrias kun plena certeco: la demando de lingvo internacia estas fine absolute solvita! Ĉar neniam povos esti kreita gramatiko pli simpla, ol en la Internacia, kaj nenia vortaro de lingvo internacia povos esti logike konstruita sur aliaj principoj, ol en la vortaro de la Internacia. Se en la Internacia estos eble trovitaj kelkaj eraroj, ili estos nur malgrandaĵoj, kiuj kun la tempo estos facile bonigitaj sen bezono rompi la sistemon. Kia ajn estos la estonta lingvo de l’ mondo, estas tute sendube, ke ĝi povas esti nur la Internacia aŭ en ĝia nuna formo, aŭ en formo iom ŝanĝita, nur en detaloj, sed ne en la fundamento. Alia fundamento estas ne ebla, kaj tial mi nun povas tute trankvile labori, ne timante jam, ke mi devos iam defali de la sistemo.“

Jam ok semajnojn post la aliĝo de Einstein eliris prese lia verko „La Lingvo Internacia als beste Lösung des internationalen Weltsprache-Problems“, kiu elvokis konfuzon inter la volapükistoj, kaj alportis al la aŭtoro grandan persekuton de ilia flanko. Ne povante respondi ion gravan kontraŭ la verko de Einstein, ili komencis batali kontraŭ li per la plej sentaktaj personaj atakoj kaj insultoj. Ne timigite de la atakoj, la mortinto daŭrigis energie bataladi; per vasta korespondado kaj dissendado de verkoj li serĉis amikojn por nia afero, kiom kaj kie li povis, kaj jam kelkajn monatojn post lia unua verko eliris lia verko polemika „Weltsprachliche Zeit- und Streitfragen“. Li havis la intencon komenci vastan sisteman agitadon per publikaj legadoj en diversaj urboj; sed bedaŭrinde la sorto ne permesis al li tion ĉi fari; malfacila malsano alforĝis lin baldaŭ al la ĉambro; doloroj kaj suferoj ne permesis al li pli labori. Eĉ sian korespondadon li estis devigita preskaŭ tute ĉesigi, kaj nur al ni li de tempo al tempo ankoraŭ skribadis leterojn plenajn je entuziasma fajro; tra la suferoj de l’ maljunulo brilis la idealaj flamoj de junulo. Inter la plej grandaj korpaj suferoj li ne forgesis nian aferon kaj, ne povante jam labori por ĝi, li ĉiam sonĝis kaj revis pri ĝi. En la komenco li havis ankoraŭ esperon, ke li resaniĝos, kaj li ofte skribadis al ni pri siaj planoj por la estonteco, pri la intencataj paroladoj pri nia afero k. c., sed en la lasta duonjaro li perdis la esperon kaj skribis al ni, ke li senpacience atendas, ke la bonfara morto lin liberigu de liaj suferoj. Havante jam por si mem nenian esperon, li skribis al ni antaŭ kelkaj monatoj: „Mi estas maljuna kaj malsana kaj ne vidos jam la venkon de nia sankta bela afero, sed vi ĝin vidos baldaŭ, baldaŭ en ĝia tuta beleco. Se eĉ pasos kelka nombro da jaroj en malfacila batalo, ne perdu la kuraĝon kaj laboru. Antaŭ ol nia centjaro finiĝos, nia afero venkos, kaj la kuraĝaj konstantaj batalantoj havos dolĉan rekompencon“. Skribante pri la malvarma printempo, kiu malhelpis lin uzi la freŝan aeron, li aldonis: „La vintro ne volas foriri kaj obstine batalas kontraŭ la alvenanta somero; sed malgraŭ la nuboj kaj la frostoj la somero baldaŭ venkos. Tiel ankaŭ pasantaj malfacilaĵoj povos malrapidigi por kelka tempo la iradon de nia afero, sed neniaj nuboj kaj frostoj povos reteni ĝian finan venkon“. Ankoraŭ en la mezo de Aŭgusto ni ricevis de li leteron, skribitan per laca mano, kaj en la komenco de Septembro ni ricevis la malĝojan sciigon pri lia morto. Paco al via cindro, nia kara frato kaj kunbatalanto!

Piednotoj[redakti]

  1. La kutimo, nomi la novan lingvon laŭ la pseŭdonimo de d-ro Zamenhof ankoraŭ ne ekzistis. „Internacia“ estas mallongiga esprimo de Einstein por „Lingvo Internacia“.