Originala Verkaro/II/18

El Vikifontaro


N-ro 18.
 

Al s-ro B. en Moskvo. — Pri la „Ligo de Esperantistoj“ kaj pri mia rilato al ĝi mi donas artikolon en unu el la venontaj numeroj. La Regularo estis efektive verkita de mi[1]; sed, danke unu eraron en la tempo de la presado, la Regularo akceptis tute alian formon ol mi pensis. Kelkaj punktoj en mia Regularo ŝajnis al la klubo Nurnberga ne bonaj, kaj, ne havante la eblon konsiliĝi kun mi pri tiuj ĉi punktoj, la klubo ŝanĝis la diritajn punktojn laŭ sia propra opinio. Kvankam la intencoj de la klubo estis bonaj kaj la ŝanĝoj ŝajnis tre malgrandaj kaj malgravaj, tamen efektive ili donis al la Regularo tute alian karakteron, ol ĝi devis havi. La afero estos klarigita kaj rebonigita en la venontaj numeroj. — Legante iafoje en la „Esperantisto“ artikolojn kun proponoj de diversaj ŝanĝoj en nia lingvo, vi tute vane timas, ke ni jam havas la intencon fari facilanime rompojn kaj ŝanĝojn en la lingvo. Vi povas esti tute certa, ke antaŭ ol ni decidiĝos fari ian eĉ la plej malgrandan ŝanĝon en la lingvo, ni ĝin longe kaj bone priparolos kaj prijuĝos publike, kaj ia ŝanĝo estos farita nur tiam, se ĝi montriĝos efektive necesa kaj se ĝi post matura priparolado estos akceptita de ĉiuj amikoj sen disputo kaj sen malordo. La artikoloj kun proponoj de ŝanĝoj, kiujn ni iafoje presas (kvankam la plej grandan parton de ili ni persone tute ne povas aprobi), ne havas ankoraŭ ian signifon praktikan — ili estas nur teoriaj preparoj, por ke iom post iom montriĝu, kiaj ŝanĝoj estas efektive necesaj kaj trovas la plej multe da sendisputaj aprobantoj, kaj por ke la proponoj, nun ankoraŭ eble erarantaj kaj ŝanceliĝantaj, lumigu la aferon ĉiuflanke kaj donu la puŝon al la ellaboriĝo de proponoj efektive kaj sendispute utilaj. En la venontaj numeroj ni donos kritikan analizon de ĉiuj proponataj ŝanĝoj en la lingvo kaj nian opinion pri tiuj proponoj kaj ni montros la vojon, per kiu la ŝanĝoj plej necesaj povos esti enkondukitaj sen ia malutilo al nia afero kaj sen rompado.

Piednotoj[redakti]

  1. komparu la artikolon sub II. 15.