Paĝo:Zamenhof - Deklaracio pri Homaranismo, 1913.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la homo ne celo, sed nur rimedo, ne disigilo, sed unuigilo kaj ke la lingva ŝovinismo estas unu el la ĉefaj kaŭzoj de malamo inter la homoj, mi nenian gentan lingvon aŭ dialekton devas rigardi kiel mian sanktaĵon, kiel ajn mi ĝin amus, nek fari el ĝi mian batalan standardon. Kiam oni min demandas speciale pri mia lingvo gepatra, mi nomas senŝovinisme tiun lingvon aŭ dialekton, en kiu mi en mia infaneco parolis kun miaj gepatroj: kiam oni min demandas speciale pri mia lingvo persona, mi — gvidante min per neniaj ŝovinismaj konsideroj — nomas tiun lingvon, kiun mi persono plej bone posedas aŭ plej volonte uzas; sed kia ajn estas mia lingvo gepatra aŭ persona, mi devas posedi ankaŭ tiun neŭtrale-homan lingvon, kiun miaj samtempuloj uzas por rilatoj intergentaj, por ke mi ne bezonu miakulpe altrudi al aliuloj mian lingvon kaj por ke mi havu moralan rajton deziri, ke aliuloj ne altrudu al mi sian, kaj por ke mi povu sur senŝovinisma bazo servi al la kulturu neŭtrale-homa.