Paĝo:Zamenhof - Deklaracio pri Homaranismo, 1913.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
X.

Konsciante, ke religio devas esti nur afero de sincera kredo, sed ne ludi la rolon de hereda genta disigilo, mi nomas mia religio nur tiun religion aŭ religianstataŭantan sistemon, je kiu mi efektive kredas. Sed kia ajn estas mia religio, mi konfesas ĝin laŭ la neŭtrale-homaj principoj «homaranaj», kiuj konsistas en jeno:

a) La plej altan por mi ne kompreneblan Forton, kiu estas la kaŭzo de la kaŭzoj en la mondo materia kaj morala, mi povas nomi per la nomo «Dio» aŭ per alia nomo, sed mi konscias, ke la esencon de tiu Forto ĉiu havas la rajton prezenti al si tiel, kiel diktas al li lia prudento kaj koro aŭ la instruoj de lia eklezio. Neniam mi devas malami moki aŭ persekuti iun pro tio, ke lia kredo pri Dio estas alia ol mia.

b) Mi konscias, ke la esenco de la veraj religiaj ordonoj kuŝas en la koro de ĉiu homo sub la formo de konscienco kaj ke la ĉefa, por ĉiuj homoj deviga