Paĝo:Zamenhof - Deklaracio pri Homaranismo, 1913.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

principo de tiuj ordonoj estas: agu kun aliuloj tiel, kiel vi dezirus, ke aliuloj agu kun vi; ĉion alian en la religio mi rigardas kiel aldonojn, kiujn ĉiu homo, konforme al sia kredo, havas la rajton rigardi aŭ kiel devigajn por li dirojn de Dio, aŭ kiel komentariojn, kiujn miksite kun legendoj donis al ni diversgentaj grandaj instruintoj de la homaro, kaj kiel morojn, kiuj estas starigitaj de homoj kaj kies plenumado aŭ neplenumado dependas de nia volo.

c) Se mi kredas je neniu el la ekzistantaj revelaciaj religioj, mi ne devas resti en iu en ili sole pro motivoj gentaj kaj per mia restado erarigi la homojn pri miaj konvinkoj kaj herede nutri por senfinaj generacioj intergentan disecon, sed mi devas — se la leĝoj de mia lando tion permesas — malkaŝe kaj oficiale nomi min «liberkreda», ne identigante tamen la liberkredon speciale kun ateismo, sed rezervante al mia kredado plenan liberecon. Kiam en mia loĝloko ekzistos komuninterkonsente aranĝita, plenforme organizita sengent-