Paĝo:Zamenhof - Deklaracio pri Homaranismo, 1913.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

a kaj sendoktrina komunumo de liberkredanoj, al kiu mi povos aliĝi kun plena kontenteco por mia konscienco kaj por la bezonoj de mia koro, tiam — por fiksi fortike kaj precize mian religian neŭtralecon kaj savi mian posteularon kontraŭ senprogrameco kaj konsekvence kontraŭ refalo en gente-religian ŝovinismon — mi devas aliĝi al tiu liberkreda komunumo tute oficiale kaj heredigeble kaj akcepti por mi ĝian neŭtralan nomon, ĝiajn komunumajn aranĝojn, ĝiajn nedevigajn neŭtrale-homajn festojn kaj morojn, ĝian neŭtrale-homan kalendaron k. t. p.; ĝis tiu tempo mi povas resti oficiale alskribita al tiu religio, en kiu mi naskiĝis, sed mi devas ĉiam aldoni al ĝia nomo la vorton «liberkreda», por montri, ke mi alkalkulas min al ĝi nur provizore, laŭmore kaj administre.