Paĝo:Zamenhof - Deklaracio pri Homaranismo, 1913.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
★★★★★★★★★
HOMARANISMO
De Dro L. L. ZAMENHOF
Varsovio (Pollando) Ruslando
ANTAŬPAROLO

La ĉi tie donata Deklaracio prezentas mian politika-religian kredon.

Ĉar oni konas min kiel aŭtoron de Esperanto, tial multaj personoj eble identigos la Homaranismon kun Esperanto aŭ kun la tiel nomata «interna ideo de la Esperantismo»; tio tamen estus eraro. Dum la esenco de Esperanto estas plena neŭtraleco kaj la esperantisma ideo prezentas nur nedifinitan fratecan senton kaj esperon, kiujn nature naskas la renkontiĝado sur neŭtrala lingva fundamento kaj kiujn ĉiu esperantisto havas plenan rajton ne sole komentarii al si tiel, kiel li volas, sed eĉ ĝenerale akcepti aŭ ne akcepti ilin — la Homaranismo estas speciala kaj tute difinita politika-religia programo, kiu prezentas