Paĝo:Zamenhof - Deklaracio pri Homaranismo, 1913.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mian kredon pure privatan kaj la aliajn esperantistojn tute ne koncernas.

Mi antaŭvidas tre bone, ke la malamikoj de Esperanto uzos mian deklaracion pri Homaranismo kiel batalilon kontraŭ Esperanto, kaj mian pure personan principaron ili prezentos al la mondo kiel devigan principaron de ĉiuj esperantistoj. Tio estas la kaŭzo, pro kiu mi dum tre longa tempo havis la intencon aŭ tute ne publikigi mian kredon, aŭ publikigi ĝin anonime. Sed mi forĵetis tiun intencon, ĉar mi trovis, ke tio estus nepardoninda senkuraĝeco. Tamen, por tute liberigi la esperantistojn de ĉia suspektebla solidareco kun miaj privataj politikaj kaj religiaj konvinkoj, mi dum la oka universala kongreso de Esperanto publike formetis de mi ĉian oficialan rolon en la aferoj de Esperanto.

Ne por la celo de propagando mi publikigas nun mian kredon; mi simple deziras, ke miaj amikoj konu mian kredon, por ke ilin ne mirigu mia rilato al tiu aŭ alia politika aŭ religia demando