Paĝo:Zamenhof - Deklaracio pri Homaranismo, 1913.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kaj por ke la personoj, kiuj havas la samajn principojn kiel mi, sciu, ke ni estas samprincipanoj.

L. L. Zamenhof.

Varsovio, Majo 1913.



Deklaracio pri homaranismo.


Mi estas Homarano; tio signifas, ke mi gvidas min en la vivo per la sekvantaj principoj:

I

Mi estas homo, kaj la tutan homaron mi rigardas kiel unn familion; la dividitecon de la homaro en diversajn reciproke malamikajn gentojn kaj gentreligiajn komunumojn mi rigardas kiel unu el la plej grandaj malfeliĉoj, kiu pli aŭ malpli frue devas malaperi kaj kies malaperon mi devas akceladi laŭ mia povo.

II.

Mi vidas en ĉiu homo nur homon, kaj mi taksas ĉiun homon nur laŭ lia per-