Paĝo:Zamenhof - Paroladoj, 1930, Sasaki.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Gramofona Parolado okaze de la unua datreveno
(12 Jan. 1904) de la fondo de la
Londona Esperanto-Klubo

Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj! — Ne havante la eblon partopreni persona en la unua jarkunveno de la Londona Klubo Esperanta, mi sendas per fonografo mian koran saluton al ĉiuj partoprenantoj en la kunveno. EN mia imago mi prezentas al mi, ke mi sidas nun inter vi, estimataj anglaj amikoj de la ideo de lingvo internacia, kaj mi ĝojas kun vi pro la belaj fruktoj, kiujn via energia laborado donis en la daŭro de la foririnta jaro.

Antaŭ unu jaro nia afero estis ankoraŭ tre malmulte konata en via lando, kaj nun ni havas en via lando jam tre multe da varmegaj kaj sinceraj amikoj, ni havas diversajn klubojn de esperantistoj, ni havas konstantajn kursojn de Esperanto, ni havas belan gazeton esperantan.

Preskaŭ ĉio estas la frukto de laborado de la klubo Londona, kiu povas esti fiera je la rezultatoj de sia unujara penado. Al la noblaj kaj energiaj kondukantoj kaj laborantoj de la Londona Klubo Esperanta nia afero ŝuldas koran dankon.

Parolante pri la sukcesoj de la klubo Londona, mi ne devas forgesi pri tiu malgranda rondeto esperantista