Paĝo:Zamenhof - Paroladoj, 1930, Sasaki.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

en Keighley, kiu metis la komencon por nia afero en Anglujo. Nian koran saluton al la esperantistaj Kiĥlianoj! La laboradon de la Londona Klubo Esperanta la tuta mondo esperantista observas kun granda intereso. Ni ĉiuj esperas kaj antaŭsentas, ke pli aŭ malpli frue Londono fariĝos unu el la plej gravaj centroj de nia afero por la tuta mondo. Londono longe dormis, sed kiam ĝi vekiĝos, tio estos kiel vekiĝo de leono. Potenca voko iros el Londono kaj ĉiam pli kaj pli sonados kaj resonados en ĉiuj partoj de la mondo. Kun atento la popoloj aŭskultados la voĉon venantan el la potenca centro de la angle-parolantaj regionoj. Kiam pri frateco de popoloj kaj pri neŭtraleco de internaciaj rilatoj ekparolos tre potenca popolo kiel la angla, la mondo aplaŭdos kun entuziasmo, kaj tiu sankta afero, por kiu ni batalas, ekmarŝos rapidege.

Esperantistoj en Londono, esperantistoj en Anglujo, laboru kuraĝe kaj energie. Malfacila, tre malfacila estas la semado, sed dolĉaj kaj benitaj estos la fruktoj. Granda kaj grava estas via rolo. La tuta mondo esperantista rigardas vin kaj multe de vi esperas.


La Unua Kongreso Esperantista en Boulogne-sur-Mer, 5 Aŭgusto, 1905

Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj! — Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda homa familio, kiuj kunvenis el landoj proksimaj kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la mondo,