— 8 —
Kio fariĝis, jam ne refariĝos. Kio pasis, ne revenos. Kontraŭ faro farita ne helpas medito. Al fiŝ’ kuirita jam akvo ne helpos. Ĝi helpos kiel hirud’ al mortinto.
Kiu bati deziras, trovas bastonon. Por ŝafon formanĝi, lupo trovos pretekston. Por hundon dronigi, oni nomas ĝin rabia. Muso la katon ĉiam ofendis.
Sieĝi ies pordon. Elbatadi ies sojlon.
Batadi kiel fiŝo kontraŭ glacio. Barakti kiel fiŝo ekster la akvo. Turniĝadi kiel serpento. Kuradi kiel venenita muso. Kurbiĝadi kiel diablo en akvo benita. Bataladi kontraŭ la sorto.
Bastono batas, bastono resaltas. Vento sendita tondron reportos.
Per mono, ne per mano punu vilaĝanon.
Amo kaj puno loĝas komune.
Oni batas, malkaresas, kaj eĉ plori ne permesas. Batanto povas argumenti, batato devas silenti.
Oni batas per vipo, por ke sentu la ripo. Oni batas ne la aĝon, sed la vizaĝon.
Malpaculon ĉiu batas. Mordantaj hundoj kuras ĉiam kun vundoj. Fremdan dorson bastoni — ankaŭ sian doni.
Petro parolas sen direkto, sed Paŭlo konjektu. Ŝerce dirite, cele pensite.
Venkiton oni ne batas. Pekinto pentas, kolero silentas. Ne iras hakilo al Kolo humila. Peko malnova perdas pekecon. Filo konfesis — patro forgesis.
Du militas — tria profitas.
Nebuligi la okulojn. Ĵeti polvon en la okulojn.
Ne ĉio brilanta estas diamanto. Ŝajno trompas. Ne ĉio utilas, kio brilas.
Li estas preskaŭ mia frato: nepo de kuzo de onklo de konato. Parenco per Adamo.
Pli bona amiko intima, ol parenco malproksima. Pli bona apude najbaro, ol frato post arbaro.
Pli valoras propra ĉemizo, ol fremda plena valizo. Ĉiu por si mem estas la plej kara. Pli kara kapo ol ĉapo. Pronomoj „mia“, „min“ kaj „mi“ en mondo reĝas ĉiam tri.
Vidas okulo, sed mano ne trafas. Proksima kubuto, sed ne por la buŝo.
Pri la lupo rakonto, kaj la lupo renkonte. Ne pentru diablon sur la muro.
Preĝejo proksima, sed Dio malproksima.
Apud propra domo ŝtelisto ne ŝtelas.
Li havas la kapon sur ĝusta loko. Naivuloj jam ne ekzistas.
Ne estas piediranto kolego al rajdanto. Malriĉulo parencojn ne havas. Riĉulo kiel fajro proksime bruligas, malproksime ne varmigas. Por pot’ argila poto fera estas najbaro danĝera.
Riĉa zorgas pri ĉampano, malriĉa pri pano.
Riĉeco estas frato de fiereco. Riĉulo havas kornojn, malriĉulo dornojn. Riĉulo veturas, malriĉulo kuras.
Kiu ne akiras, kiam li povas, tiu poste deziras, sed jam ne retrovas. Tro elektema ricevas nenion. Pli bona — estas malamiko de bona. Ŝiru rozojn en somero, ĉar en vintro ili ne estos.
Tro rapida riĉiĝo diablon ĝojigas. For konscienco, venos potenco. Fasto kaj preĝo riĉecon ne donas.
Oni vivas ne kun mono, sed kun persono. Granda doto kaj oro, sed mankas la koro. Doto koron ne varmigas.
Riĉeco sen gvido kiel ĉevalo sen brido. Pli bona homo sen mono, ol mono sen homo.
Riĉa preparo, sed povo avara. Kion mi povas, tion mi elŝovas. Nur pano kun fromaĝo, sed afabla vizaĝo.
Bovidon mi atendis, infanon Dio sendis. Al malriĉulo infanoj ne mankas.
Vilaĝano kreditas, vilaĝestro pruntas. Festeno kaj ĉaso kaj da ŝuldoj amaso.
Al mono kaj forto humiliĝas la sorto. Ju pli da havo, des pli da pravo.
Kiu riĉiĝas, tiu fieriĝas. Sklavo kun forta mano estas plej granda tirano. Se malriĉulo sukcesas, li ĉiujn forgesas. Al sklavo mon’ ne estas savo — li ĉiam restas sklavo.