Paĝo:Zamenhof - Proverbaro Esperanta, 1905, I.djvu/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— 9 —

Богъ.

Trio plaĉas al Dio.

Se amas Dio, prosperas ĉio.

Dio batas, Dio kompatas.

Sonĝo teruras, sonĝo forkuras.

Ankoraŭ Dio ne dormas.

Dio punas laŭ la fortoj.

Dio longe paciencas, sed severe rekompencas.

Dio orfojn ne forgesas. Kun Dio vi iros ĉien, sen Dio nenien. Se Dio ne volas, sanktulo ne helpos.

Dio donis buŝon, Dio donos manĝon. Dio donis infanon, Dio donos por ĝi panon. Se Dio ordonos, eĉ ŝton’ lakton donos.

Ĉirkaŭ sanktuloj diabloj vagas.

Ne atingos krio ĝis la trono de Dio. Senfara plendo ne estas defendo. Reĝo donacis, sed polico minacas.

Kontraŭ bato senatenda ekzistas nenia defendo. Ne atendis, ne esperis — malfeliĉo aperis. Malfeliĉo venas sen alvoko.

Ĉiu por si — por ĉiuj Di'.

Servo al Dio vana ne restas. Ni laboru kaj esperu.

Al Dio servu, diablon rezervu. Dion laŭdu kaj diablon aplaŭdu.

Dion fidu, sed senfare ne sidu. Preĝon faru, sed farunon preparu. Infano ne krias, patrino ne scias.

Ne sanktuloj potojn faras.

Nek por baki, nek por haki.

Danĝero sieĝas, al Dio ni preĝas — danĝero ĉesas, ni Dion forgesas. Dronanto domon proponas, savito eĉ brikon ne donas.

Kiun reĝo protektas, tiun ministro elektas.

Dio puni deziras, li la saĝon fortiras.

Dio donis oficon, Dio donas prudenton.

Kie timo, tie honto. Kiu hontas nenion, ne timas Dion.

Forte sidas, kiu Dion fidas. Dio ne perfidas, se homo lin fidas.

Eĉ inter piuloj ne mankas pekuloj.

Homo proponas, Dio disponas. Homo pafas, Dio trafas. Homo esperas, morto aperas.

Kontraŭ volo de Dio helpos nenio. Dio ĝuste faras, neniam eraras.

Бодливый.

Kontraŭ homo fiera Dio estas severa. Al porko Dio kornojn ne donas.

Божиться.

Ĵuri per la barbo de l’ profeto. Ĵuri kaj reĵuri.

Ju pli da ĵuroj, des pli da suspekto. Tro forta ĵuro — la afero ne pura.

Бокъ.

Fari al iu bonan lavon. Tani al iu la haŭton. Fari al iu predikon pri moroj.

Okulo ne atentas, dorso eksentas. Okulo ne vidis — pagu la sako.

Nazo supren, vento antaŭen. Fiera mieno — kapo malplena.

Боль.

De fremda dento ni doloron ne sentas. Propra sufero — plej granda sur tero. Fremda mizero — ridinda afero.

Kio doloras, pri tio ni ploras. Koro tro plena — buŝo parolas. Koro pleniĝas — lango moviĝas.

Al loko dolora ni manon etendas — al loko ĉarma okulojn ni sendas. Kie jukas, tie ni gratas.

Tajloro krimis, botisto pendas. Pagi por fremda festeno. Li havis viandon, mi havis nur oston — li havis la ĝuon, mi pagis la koston.

Malsanan demandu, al sana donu.

Malsano venas rapide, foriras rigide. Malfeliĉo venas rajde, foriras piede.

Por longa malsano kurac’ estas vana. Tro longa sufero — malgranda espero.

Ĉiu havas sian vermon. Najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas.

Большая.

Fiŝo pli granda malgrandan englutas.

Fiŝo granda naĝas profunde. Grandaj malbonoj — grandaj rimedoj. Granda ŝipo bezonas profundon.

Granda nubo, malgranda pluvo. Monto gravediĝis, muso naskiĝis. Granda telero, malplena kulero.