Paĝo:Zamenhof - Proverbaro Esperanta, 1905, I.djvu/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— 10 —

Больше.

Ju pli da babilado, des pli da pekado. Kiu multe babilas, pensas malmulte.

Granda ofico — grandaj zorgoj. Ju pli da honoro, des pli da laboro.

Борода.

Barbo elkreskis, sed saĝon ne naskis. Barbo potenca, sed kapo sensenca. Kresko mamuta, sed saĝo liliputa.

En buŝo Biblio, en koro malpio. Vizaĝo de Katono, sed virto de fripono. Vizaĝo sen kulpo, sed koro de vulpo. Lango miela, sed koro kruela. Per lango flatas, per mano batas.

Griza barbo saĝon ne atestas.

Saĝo barbon ne atendas.

Бочка.

Plena glaso da vino, sed kun guto da veneno. Unu ovo malbona tutan manĝon difektas. Unu fava ŝafo tutan ŝafaron infektas.

Barelo malplena sonas plej laŭte. Rado malbona knaras plej multe. Kiu nenion valoras, plej multe sin gloras.

Sakon kun truo vi neniam plenigos. Al kavo senfunda ŝtopado ne helpas.

Бояться.

Timi sian propran ombron. Kuri de sia propra korpo.

Kiu timas bestaron, ne iru arbaron.

Respektu Dion kaj reĝon kaj obeu la leĝon.

Ne timu hundon bojantan, timu hundon silentan. Kiu bojas, ne mordas.

Ne timu tranĉilon, timu babilon. Vundo pasas, vorto restas. Langa vundo plej profunda.

Kiu ne krimas, tiu ne timas.

Ne maro dronigas ŝipon, sed la ventoj. Ne juĝo kondamnas, sed juĝanto. Juĝanto decidas, kiel li vidas.

Брань.

Bojas hundo sen puno eĉ kontraŭ la suno. Insulto ne algluiĝas. Hundo bojas, homo vojas.

Disputu komence — vi ne malpacos en fino. Antaŭparolo liberigas de postparolo. Kiu demandas, tiu ne eraras.

Kontraŭ peko batalu, sed pekanton ne tuŝu.

Geamantoj sin pikas. Bato de patrino ne longe doloras.

Kolero pravecon ne donas. Per insulto kaj kolero ne klariĝas afero. Kiu koleras, tiu ne prosperas.

Sinjoroj sin batas, servantoj vundojn ricevas. Kapo pekas, piedoj suferas.

Братъ.

Bato de frato estas sen kompato. Estintaj amikoj plej kruele malpacas.

Брать.

Oni prenas avide, oni redonas malrapide. Oni prenas per manoj, redonas per piedoj. Prunto amikon forpelas. Selante ĉevalon, oni ĝin karesas.

Vi amas preni, amu redoni.

Li ŝtelas de najbaro, por doni al altaro.

Брови.

Trafi per la parolo rekte en la vizaĝon. Diri al iu nudan veron.

Бросить.

Pereis ŝafino, pereu ankaŭ la ŝafido. Forfluu infano kune kun la bano.

Bono farita ne estas perdita.

Брюхо.

Stomako ne estas spegulo: kion ĝi manĝis, ne vidas okulo.

Titolo sen mono — sensignifa sono. Sur la ventro veluro, en la ventro murmuro. Tablo festena, sed telero malplena.

Malbone kaŝita ŝteliston incitas. Okazo kreas ŝteliston.

Ventro malsata orelon ne havas.

Sata stomako ne lernas volonte.

Бубенъ.

Nuda kaj kruda, sen groŝo en poŝo. Malriĉa kiel muso preĝeja.

Belaj rakontoj el trans la montoj. En landoj transmaraj estas oraj arbaroj. Pri lando malproksima estas bone mensogi.

Бука.

Lernado sen fruktoj ne restas. Sperta mano ne restas sen pano.