Paĝo:Zamenhof - Proverbaro Esperanta, 1905, I.djvu/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— 11 —

Буки.

Ĝi estas ankoraŭ pasero en aero. Ankoraŭ la ezoko ne estas sur la hoko. Ĝi ne eliris ankoraŭ el malproksima nebulo.

Ne iru fadeno antaŭ kudrilo. Restu tajloro ĉe via laboro. Al grandaj sinjoroj grandaj honoroj.

Булка.

Fari aplaŭdon sur la vangon.

Бумага.

Al la papero ne mankas tolero. Plumo ne sentas, papero silentas.

Бывалый.

Ne demandu scienculon, demandu spertulon.

Pri tio jam ĉiuj paseroj babilas.

Sorto donas favoron, sorto donas doloron.

Быкъ.

Obstina kiel kapro. Lin tuŝas nek admono, nek ordono.

Bedaŭro kaj ĉagreno ŝuldon ne kovras.

Melku bovon senfine, li lakton ne donos. Draŝi fojnon. Lavu tutan jaron, negro ne blankiĝos.

Forveturis malsaĝa, revenis nur pli aĝa. Forveturis azenido kaj revenis azeno.

Ricevos vulpo por sia kulpo. Venos ŝtelisto al la juĝisto.

Быть.

Ankoraŭ neniu evitis la sorton. Se decidos la sorto, helpos nenia forto. Pendonto ne dronos.

Havi vinagron en la mieno.

Havi malprofiton.

Esti en sia elemento.

Havi varman lokon.

Esti inter martelo kaj amboso.

Esti en Romo kaj ne vidi la Papon.

Tiel estas, tiel restas.

Farita ne refariĝos. Farita — elstrekita. Falis el mano — prenu satano. For el la manoj — for el kalkulo.

Liveru nur panon, manĝontoj sin trovos. Ju pli da donoj, des pli da amikoj. Tablo kovrita faras amikojn. Kie pano estas, tie musoj ne mankas. Elmetu mielon, muŝoj alflugos.

Malaperis, kiel vaporo. Li jam estas trans montoj kaj maro. Kaptu lin kiel forflugintan venton. Li forpelis siajn piedojn. Malaperis kiel ŝtono en maron. Diris kaj foriris. Li pafis sin for. Forsavis sian korpon kaj animon.

Sen atendo, sen espero venis mizero. El klara ĉielo tondro ekbatis. Mankis al Petro klopodoj, li aĉetis al si domon.

Бѣда.

Malsaĝo estas najbaro de mizero. Plej danĝera malsano estas manko de saĝo. En mizero eĉ saĝulo estas malsaĝa.

Per bezono venas mono. Mizero instruas. Malsato donas spriton. Kiu devas, tiu povas. Se stomako doloras, kapo laboras.

Malfeliĉo malofte venas sole. Malfeliĉo venas, malfeliĉon kuntrenas. Malfeliĉoj kaj batoj venas ĉiam kun fratoj. Komenciĝis mizero, ĝi venas per pordo kaj fenestroj. Kie maldike, tie rompiĝas. Ŝipon rompitan ĉiuj ventoj atakas. Fendita ligno facile ekbrulas.

Mizero sur mizero. Maro da mizeroj. Tie ĉi malbone, tie nebone. Kien vi vin turnos, ĉie malbone. Situacio sen eliro. Nek helpeble, nek konsileble. Konsilu kiu povas.

Malfeliĉo komuna estas malpli premanta. Konsoliĝas mizerulo, se li estas ne sola. En kompanio eĉ morto faciliĝas. En amaso eĉ morto estas pli gaja.

En plej alta mizero al Dio esperu. Mizero plej ekstreme, Dio plej proksime. Por ŝafo tondita Dio venton moderigas.

Pelu mizeron tra l’ pordo, ĝi revenos tra l’ fenestro.

Fremda mizero ne estas sufero. Kiu mizeron ne havis, mizeron ne konas. Nur suferinto ŝatas feliĉon. Fremda korpo ne doloras. Oni maron admiras, se oni maron ne iras.

Mizero faras viziton, ne atendante inviton. Kontraŭ malfeliĉoj baro ne ekzistas. Malfeliĉo kaj peko leviĝas sen veko. Neniu