Paĝo:Zamenhof - Proverbaro Esperanta, 1905, I.djvu/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— 12 —

scias, kio morgaŭ lin trafos. Hodiaŭ festene, morgaŭ malplene. Sorto ofte alsendas, kion oni ne atendas. Hodiaŭ forto, morgaŭ morto.

Ne veku malfeliĉon, kiam ĝi dormas. Ne voku diablon, ĉar li povas aperi. Ne elvoku lupon el la arbaro. Malfeliĉo sin ne ĝenas, faru geston — ĝi tuj venas.

Deko da pekoj — unu la puno. Du mortojn vi ne havos, de unu vi vin ne savos. De unu bovo oni du felojn ne deŝiras.

Fremda malfeliĉo instruas. Nin instruas eraro, kiun faras najbaro.

Бѣдный.

De malriĉula manĝo ni guston ne scias. Pri la ŝtrumpa truo scias nur la ŝuo. Fremdan vundon kaŝas vesto. Vundo sekreta doloras plej multe.

Knabon senfortan ĉiuj batoj atingas. Sur arbon kliniĝintan saltas la kaproj. Se vi faros vin ŝafo, la lupoj vin manĝos. Falinton ĉiu atakas. Suferoj sufokas kaj homoj mokas. Se la sorto vin batas, mokantoj ne mankas.

Kiu multon deziras, nenion akiras. Malriĉigas ne nehavado, sed tro granda dezirado. Kiu tro forte la manojn svingas, nenion atingas.

Donado de almozoj neniam malriĉigas. Ĝoju kaj festenu, sed malriĉulojn subtenu.

Бѣдность.

Malriĉeco ne estas malvirto. Manko de oro ne estas malhonoro. Ne insultu mizeran, ne moku malliberan. Malriĉeco ne estas krimo, tamen kondukas al malestimo.

Pli bona ĉifona vesto, ol riĉeco en malhonesto. Pli bona virto sen oro, ol oro sen honoro. Pli bona pura konscienco, ol malpura potenco. Havu poton malgrandan, sed mem estu granda. Vesto eluzita, sed pureco spirita. Mono perdita, nenio perdita, — honoro perdita, ĉio perdita.

Бѣлены.

Perdi la saĝon. Ricevi muŝon en la cerbon. Perdi la kandelon el la kapo.

Бѣльмо.

Ĝi estas por mi makulo en la okulo. Ĝi fariĝis por mi osto en la gorĝo.

Бѣсъ.

Danci antaŭ iu sur piedoj kaj manoj. Ĉirkaŭflatadi kaj ĉirkaŭflirtadi iun. Karesi al iu la barbon.

Juku la haŭto, sed ne sur mia korpo. Kio min ne tuŝas, kuŝu kiel kuŝas. Sur ĉeval’ de najbaro la ŝarĝo ne pezas. Dancu diabloj, sed ne en mia arbaro. Kion mi ne sentas, pri tio mi silentas.

Ввѣряйся.

Konfidu, sed vidu. Tro da konfido kondukas al perfido. Amu Antonon, sed gardu vian monon. Kun urso promenu, sed pafilon prete tenu. Dubo gardas kontraŭ risko. Ni amu nin frate, sed ni kalkulu akurate. Gardu min Dio kontraŭ amikoj, kontraŭ malamikoj mi gardos min mem.

Вдругъ.

Ne en unu tago elkreskis Kartago.

Mi panon ne esperis, subite kuko aperis. Neniam atendita ofte venas subite. Kion jaroj ne donis, ofte minuto alportas.

Везти, возить.

Homo fidas, feliĉo decidas. Venkas ne forto, venkas la sorto. Feliĉo leĝon ne konas. Kiun la sorto karesas, al tiu ĉio sukcesas. Al feliĉulo eĉ koko donas ovojn.

Велика.

Barbo potenca, sed kapo sensenca. Kresko mamuta, sed saĝo liliputa. Spiko malplena plej alte sin tenas.

Malgranda birdeto, sed akra ungeto. Guto malgranda, sed ŝtonon ĝi boras. Sen gutoj malgrandaj maro ne ekzistus. Unu sola guto la glason plenigas. Eĉ pinglo povas koron trapiki.