Paĝo:Zamenhof - Proverbaro Esperanta, 1905, I.djvu/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Eco homara estas eraro. Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras.

Kiu ĉe l’vojo konstruas, tiun ĉiu instruas.

Ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu.

Авось.

Trafe aŭ maltrafe. Mi blinde pafos, eble trafos.

Hazardo estas malbona gardo. Espero panon ne donas. Malpli esperu, pli konsideru. Fidanta al vorto atendas ĝis morto.

Kiu ne riskas, tiu ne gajnas. Espero postulas oferon. Espero kaj pacienco kondukas al potenco.

Адамъ.

Komenci de Adamo. Droni en detaloj.

Demeti de si la antikvan Adamon.

Азбука.

Komenco bona — laboro duona. Unua paŝo iron direktas. Plej granda potenco kuŝas en la komenco.

Ĝi estas por mi ĥina scienco. Ĝi estas por mi volapukaĵo. Nun finiĝas mia klereco. Venis fino al mia latino.

Азъ.

Li neniam venkis la alfabeton. Li estas kompetenta, kiel besto pri arĝento. Li komprenas predikon, kiel bovo muzikon.

Li ŝvitas ankoraŭ super la alfabeto. Li ne elrampis ankoraŭ el la vindoj.

Алкать.

Neleĝe akirita ne estas profita. Kiu fremdan avidas, propran forperdas. Kiu rabi eliras, ofte nuda revenas.

Алмазъ.

Mano manon lavas. Servo postulas reservon. Kvitiĝas servo per reservo. Razisto raziston razas. Vi min manĝigos, mi vin trinkigos.

Okulo de mastro pli ol beno de pastro. Ne fidu fidelulon, fidu propran okulon. Unu vido taŭgas pli ol dek aŭdoj.

Алтарь.

Pastron nutras preĝejo. Metio lacigas, metio vivigas.

Алтынъ.

Mono plenumas ĉiujn oficojn. Plej certa laboro — laboro per oro. Por la mono pastra preĝo, por la mono romp’ de leĝo. Naskiĝu, edziĝu kaj mortu — ĉiam monon alportu. Al tiu ĉio cedas, kiu monon posedas.

Apud plena manĝotablo ĉiu estas tre afabla. Sako ne sonas — amiko ne konas. Kiu havas oron, havas honoron. Riĉulo havas grandan parencaron. Kiu havas nenion, estas nenio. Venas profito — venas merito.