Paĝo:Zamenhof - Proverbaro Esperanta, 1905, I.djvu/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— 6 —

Kiu domaĝas groŝon, perdas la tutan poŝon. Avarulo pagas duoble. Patroj avaras, infanoj malŝparas.Dio ne ricevis, diablo forlevis.

Petro kornojn tenas, Paŭlo lakton prenas.

Groŝon ŝtelis — ho, ŝtelisto! milojn ŝtelis — financisto. Ŝteletiston oni batas, ŝtelegiston oni ŝatas.

Por riĉulo fasto — por malriĉulo festo. Pli bona io ol nenio. Al malriĉulo ovo kiel al riĉulo bovo.

Аминь.

Rostita kolombeto ne flugas al buŝeto. Vortoj sakon ne plenigas. Ameno diablon ne forpelas. Sen laboro ne venas oro. Ne venos rato mem al la kato. Ne gutas mielo el la ĉielo.

Ангелъ.

Traflugis anĝelo preter orelo. Post brua vento subita silento.

Апрѣль.

Pluvo en Aprilo — por la tero utilo.

Komenco Aprila — trompo facila.

Aprila vetero — trompa aero.

Аршинъ.

Mezuri laŭ sia metro. Ĉion rigardi tra sia persona vitro.

Атаманъ.

Lernu juna — vi scios maljuna. Se Peĉjo ne semos, Petro ne rikoltos. Kiu ne estis kaporalo, ne estos generalo.

Per pacienco venas scienco. Post sufero venas prospero.

Ne povas ĉiu homo esti pap’ en Romo. Kiun la sorto karesos, tiu sukcesos.

Аукать.

Kia sono, tia resono. Kia demando, tia respondo. Kiu ĉion senpripense parolas, aŭdos tion, kion li ne volas. Kiu semas venton, rikoltos fulmotondron. Kiu regalas per ŝtonoj, tiun oni dankas per bastonoj. Kia la semo, tia la rikolto. Kia ago, tia pago.

Ne helpas spegulo al malbelulo.

Баба.

Urson al mielo oni ne tiras per orelo. Petro rifuzas, Paŭlo ekuzas. Ju pli da bruo, des malpli da ĝuo. Virino eliĝis, kaleŝo senpeziĝis.

En trankvila vetero ĉiu remas sen danĝero.

Kie regas virino, malbona estas la fino. Se edzino ordonas, domo ordon ne konas.

Ne spiciĝas manĝo de mastrina beleco. Edzin’ admirata — edzo malsata.

Virino scias — tuta mondo scias.

Kie diablo ne povas, tien virinon li ŝovas.

La plej danĝera homo — malbona in’ en domo. Malbona virino diablon superas. Virino kolera pli ol hundo danĝera. Virina lango buĉas sen sango. Ne ekzistas savo kontraŭ malbona virino.

Virino havas haron longan kaj saĝon mallongan.

Virina ploro sen valoro. Larmo virina baldaŭ sekiĝas.

Rol’ de virino — bona mastrino. Virta virino straton ne konas.

Ĉiu estis junulo, ĉiu estis pekulo. Pagas maljunaj jaroj por junaj eraroj. Juneco ne scias, maljuneco ne povas.

Jen havu! Jen staras la bovoj antaŭ la monto!

Ĝi havas ankoraŭ signon de demando. Ĝi estas ankoraŭ vortoj de orakolo. La sigelo ankoraŭ ne estas metita.

Bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas. Facile estas danci, se la feliĉo kantas. Nevo de papo facile fariĝas kardinalo. Al protekto kaj forto helpas la sorto.

Баклуши.

Ĉerpi akvon per kribrilo. Batadi la venton. Melki kapron[1]. Kalkuli muŝojn. Tordi ŝnurojn el sablo. Verŝi aeron al aero.

Баловливая.

Troa petolo danĝera al kolo. Rido matene — ploro vespere. Tro da libero kondukas al mizero. Tro saltas la rato — ĝin kaptas la kato. Se birdo

tro bekas, la katon ĝi vekas.

  1. En la eldono de la 1910-a jaro: Melki kaproviron.