Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof - Proverbaro Esperanta, 1906, II.djvu/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Granda parolisto estas duba faristo. Vortojn ŝparu, agojn faru.

De parolo ĝis faro estas tre malproksime. El la buŝ’ multaj vortoj eliras, sed ne ĉiuj ion diras.

Kio doloras, pri tio ni ploras.

Голова.

Ne bezonas la kapo konsilon de kruroj. Ovo kokinon ne instruas. Lecionoj al profesoro estas vana laboro. Fiŝo scias pri naĝo ankaŭ sen via saĝo.

Pensoj iras trans limo sen pago kaj timo.

Kiu kapon posedas, kombilon jam trovos. Kapo estas por tio, ke ĝi zorgu pri ĉio.

Por kapo malsaĝa suferas la kruroj. Sinjoroj sin batas, servantoj vundojn ricevas.

Piedo ne atentis, kapo eksentis. Mano pekis, dorso pagas.

Staris, ekfaris. Per la kapo malsupren. Eksalte senhalte.

Pekinto pentas, —kolero silentas. Ne iras hakilo al kolo humila. Kiom da kapoj, tiom da opinioj. Kiom da juĝantoj, tiom da juĝoj. Iras ĉiu kruro laŭ sia plezuro.

Vundan lokon protektis, alian difektis.

Kiu perdis la kapon, ne bezonas jam ĉapon. Ne valoras bofilo, kiam mortis filino.

Estinta amiko estas plej danĝera malamiko.

Голодъ.

Malsato ne estas frato.

Malsato plej bone gustigas la manĝon. Ĉe stomako malsata ne kapricas palato.

Se malsato turmentas, lupo timon ne sentas. Pli efike ol bato pelas malsato. Malplena sako tentas al peko. En malsata familio mankas harmonio.

Stomako malsata nur pri pano meditas. Malsata stomako orelon ne havas. Por honoro ni dankas, se manĝ’ al ni mankas.

Sata malsatan ne povas kompreni. Plena stomako laŭdas la faston.

Голъ.

Se stomako doloras, kapo laboras.

Nuda kaj kruda, sen groŝo en poŝo.

Hom’ malesperas, Dio aperas.

Malriĉulo rabiston ne timas. La dorm’ estas bona, se mankas la mono. Kontraŭ nehavo eĉ juĝo silentas. De nehavanto eĉ reĝo nenion ricevos.

Pli bona io, ol nenio.

Гора.

Ne venas mont’ al monto, sed homo homon renkontas.

Monto gravediĝis, muso naskiĝis.

Kio post la montoj kuŝas, tio nin neniom tuŝas.

Beloj rakontoj el trans la montoj.

Stari por iu kiel muro kaj turo.

Promesi orajn montojn.

Горбатаго.

Ĝibulo ĝis morto restos ĝibulo.

Гордость.

Ju homo pli fiera, des puno pli severa. Pro homo fiera ĝojas infero. Malhumileco estas kara plezuro.

Fiereco venas antaŭ la falo. Altan arbon batas la fulmo. Kiu leviĝis fiere, baldaŭ falos al tero.

Fiera mieno — kapo malplena.

Горе.

De zorgoj, ne de jaroj, blankiĝas la haroj. Rusto manĝas la feron, kaj zorgo la homon.

Urtikon frosto ne difektas.

Venas ĉagreno sen granda peno. Malfeliĉo inviton ne atendas. Malfeliĉo kaj peko leviĝas sen veko. Ne voku diablon, ĉar li povas aperi.

De plendo kaj ploro ne foriĝas doloro. Bedaŭro kaj ĉagreno ŝuldon ne kovras.

Unu floras, alia ploras. Por unu—festeno, por alia—ĉagreno. Por, malsanulo forto, por kokido la morto. Ŝafo donas sian lanon, por ke mastro havu panon.

Kiun malĝojo ne turmentis, tiu ĝojon ne sentas.

Kontraŭ doloro helpas bona humoro.

Ne ĉiam daŭras malbona vetero, ne ĉiam daŭras homa sufero.

Fremda doloro ne kondukas al ploro. Petron kruro doloras, Karolo ne lamas. Kiu sentas — ploras, kiu vidas — nur ridas.