De l’ koro spegulo estas la okulo. Kion koro portas, vizaĝo raportas. Al koro penetro per okula fenestro.
Teni la okulojn en streĉo. Rigardi per ambaŭ okuloj. Havi orelojn sur ĝusta loko.
Ne iru okuloj super la frunton. Kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldaŭ okulojn difektas. Kiu rigardas ĉielon, maltrafas sian celon.
Okulo avidas ĉion kion vidas. Tuta jam sata, sed okulo malsatas. Okuloj estas pli grandaj ol la ventro. Fortoj leporaj, kaj kapricoj sinjoraj.
For de l’ okuloj, for de la koro. En ĉeesto amata, en forest’ insultata.
Rostita kolombeto ne flugas al buŝeto.
Trafi per la parolo rekte en la vizaĝon. Diri al iu nudan veron.
Okulo de mastro pli ol beno de pastro. Ne kredu al orelo, kredu al okulo.
Per tro multa varto malboniĝas la farto. Tro da kuiristoj kaĉon difektas.
Timo havas grandajn okulojn.
Okulo ne atentas, dorso eksentas.
Popolo diras, Dio diras. Famo ne flugas, se kaŭzo ne estas.
Se io venas al buŝo, buŝon ne fermu.
Ŝerce dirite, cele pensite.
Malsaĝa kiel ŝtipo. Mankas klapo en lia kapo.
Malsaĝulo kaj infano parolas la veron. Kion saĝulo ne komprenas, ofte malsaĝa divenas. Malsaĝulo ofte estas profeto.
Malsaĝulo ŝtonon ĵetis, dek saĝuloj ĝin ne atingos. Ofte ligis malsaĝulo kaj saĝuloj malligi ne povas. Malsaĝulo malpacigis kaj dek saĝuloj repacigi ne povas. Malsaĝulo ĉie sian nomon skribas.
Malsaĝulo diris vorteron, saĝulo komprenas la tutan aferon. Por saĝulo sufiĉas aludo. Por malsaĝulo bastono — por saĝulo leciono.
Prediki al surduloj. Aŭskulti kiel ĥinan predikon.
Kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldaŭ okulojn difektas.
Formanĝis en merkredo, ne serĉu en vendredo. Ŝparu kiam bone, vi havos kiam bezone.
Sen laboro ne venas oro.
Okulo ne atentas, dorso eksentas. Se okulo ne vidis, pagas la poŝo. Blindulo kartojn ludi ne devas. Per eraro ne praviĝas la faro. Senkonscie vi agis, konscie vi pagos.
Pli bone fleksiĝi, ol rompiĝi. Kiu mordi ne povas, kisi ekprovas.
Fari el iu arkon. Teni iun per fera mano. Butonumi iun malvaste. Enpremi iun en funelon.
Paroli per vortoj kovritaj. Danci kiel kato ĉirkaŭ poto. En ŝerco kaj ludo ofte sidas aludo. Al vi oni predikas, kaj nin oni pikas. Por Paŭlo sperto — por Petro averto.
Kiu ĉion senpripense parolas, aŭdos tion, kion li ne volas.
Parolanto semas, aŭdanto rikoltas.
Parol’ estas arĝento, oron similas silento.
Ju pli da babilado, des pli da pekado.
Kiu multe parolas, malamikon konsolas. Ju pli oni babilas, des pli oni al si malutilas. Tro multe da salo malbonigas la manĝon. Pli bone ne sali, ol sali tro multe. Sciu elokventi, sciu ankaŭ silenti. Montras parolo, kion cerbo valoras. Mia lango — mia malamiko. Kiu langon ne tenas, mem sin malbenas.
Plej bona sprito estas silento.
Vi sekrete vorton diros, ĝi tra l’ tuta mondo iros. Vi sekretos al edzino, ŝi sekretos al fratino, kaj tiel la sekreto promenados sen fino.
En dom’ de pendigito pri ŝnuro ne parolu. Sprit’ en tempo ne ĝusta estas tre malbongusta.