Paĝo:Zamenhof - Proverbaro Esperanta, 1906, II.djvu/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

— 18 —

Kun konfido neniam rapidu. Kiu ne konfidas, tiu ne bedaŭras. Vulpo faras oferon — atendu danĝeron. Se ezoko piiĝis, gobio ne dormu. Se lupo ekpentis, ŝafo atentu. En nomo de l’ ĉielo, sed pro bono de l’ felo. Parolo anĝela, sed penso pri ŝtelo.

Ne kredu al orelo, kredu al okulo. Ne ĉiu raporto estas vera vorto. Ne kredu al parolo sen propra kontrolo. Famo kredon allogas, sed tre ofte mensogas.

Вѣтеръ.

Kiu semas venton, rikoltos fulmotondron. Kia la semo, tia la rikolto. Kia sono, tia resono.

plej bonan ŝipon malbonigas la ventoj.

Вѣчный.

Nek ĝoĵo, nek malĝojo daŭras eterne. Kio komenciĝis, tio ankaŭ finiĝos. Ne sama la vento blovas konstante. Ne ĉiam daŭras malbona vetero, ne ĉiam daŭras homa sufero. Eĉ por plej terura tago venas vespero. Ankaŭ al ni la suno eklumos. Ankaŭ al nia nesto venos iam la festo. Venas rido post minaco, kaj paciĝo post malpaco. Diablo ne ĉiam unu pordon sieĝas. Post la fasto venas festo.

Гдѣ.

Ĉirkaŭ sanktuloj diabloj vagas. Al loko dolora ni manon etendas, al loko ĉarma okulojn ni sendas.

Dio manĝon donacis, sed la dentoj agacas. Kiu multe profitas, ankaŭ perdon ne evitas. Bone kreskas la herbo, sed ĉevalo jam mortis. De la manoj ĝis lipoj la sup’ elverŝiĝis.

Post kolero venas favoro. Post vetero malbela lunas suno plej hela.

Hakado de ligno donas lignerojn. Kiu panon donas malsaton ne konas. Ne ekzistas ofico sen benefico.

Ne ekzistas fumo sen fajro. Kie fumo leviĝas, tie fajro troviĝas.

Pro limoj kaj baroj malpacas najbaroj. Malpaco pro limo fariĝas kutimo, malpaco pro kredo fariĝas heredo.

Kie ĵuron vi aŭdas, malbonon suspektu.

Geamantoj sin pikas. Dentoj mordas la langon, tamen ambaŭ sin amas.

Kie estas mielo, tie muŝoj ne mankas. Al kuko kaj kaso ĉiam venas amaso.

Kie minaco, tie malpaco. Disputoj kondukas al malpaco. Ju disputo pli forta, des pli multaj la vortoj. Ligno fendita facile flamiĝas. Kontraŭ vesto malbona konspiras ĉiu ŝtono. Manon malkvietan ĉiu muro atakas.

Kie sklav’ regadon havas, tie mastro baldaŭ sklavas.

Laboro kondukas al honoro kaj oro. Laboro fortigas, ripozo putrigas. Kiu laboras kaj deziras, tiu akiras, — kiu mem ne penas, nenio al li venas. Pano buŝon ne serĉas. Kiu amas la liton, ne akiros profiton. Kiu volas panon, ne dorlotu la manon. Rezonado kaj filozofado panon ne donas.

Kie dento doloras, tien iras la lango.

Tien okuloj iras, kion la koro deziras.

Kie pano estas, tie musoj ne mankas. Plena kaso steliston altiras. Malfermita kelo tentas al ŝtelo.

Kie lumo ekzistas, ankaŭ ombro troviĝas Neniu sanktulo estas sen makulo. Kie regas la forto, tie rajto silentas.

Kiu havas la forton, havas la rajton.

Kie timo, tie honto.

Feliĉo kaj riĉo envion elvokas.

Kie maldike, tie rompiĝas.

Virino scias, tuta mondo scias.

Romo estas tie, kie estas la papo.

Kion oni volas, tion oni povas.

Герой.

Kuraĝa homo en sia domo. Bravulo kontraŭ muŝo, sed muŝo kontraŭ bravulo. El post la arbo li estas bravulo.

Гладить.

Karesi al iu la barbon. Paroli dolĉe en la orelon.

Fari al iu ursan kareson. Karesi kontraŭ la haroj. Ludi kun iun ludon de pugnoj. Vivi kun iu kiel hundo kun kato. Montradi al si reciproke la dentojn.

Komenci per flato kaj fini per bato. Komenci per Dio, kaj fini per diablo.

Ne karesu per mano, sed karesu per pano.

Paca silento, ke ne blovas eĉ vento. Konsento konstruas, malpaco detruas.

Глазъ.

Vidas okulo, sed mano ne trafas.