Paĝo:Zamenhof - Proverbaro Esperanta, 1906, II.djvu/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

— 17 —

ton. Kion vi semas, tion vi rikoltos. Kiel oni sternas, tiel oni dormas.

Ĉiu iras, kiel saĝ’ al li diras. En sia afero ĉiu juĝu, libere. Ĉiu manĝas, kiel li aranĝas. Ĉiun demandu, sed mem al vi komandu.

Ĉiu komenco estas malfacila. Plej granda potenco kuŝas en la komenco.

Al ĉiu konvenas, kio al li apartenas. Ĉio sia estas plej ĉarma. Por patrino ne ekzistas infano malbela. Ne bela estas kara, sed kara estas bela.

En sia korto ĉiu kok’ estas forta. En la propra sia domo ĉiu estas granda homo. Mia loĝejo — mia reĝejo. Inter miaj muroj estu miaj plezuroj. Kie mi disponas, tie mi ordonas.

Ĉiu sin gvidas, kiel li vidas. En ĉiu brusto estas sia gusto. Birdo kantas laŭ sia beko.

Ĉiu por si, por ĉiuj Di’.

Ĉiu angulo kun sia sanktulo.

Ankoraŭ neniu placis al ĉiu.

Deko da pekoj — unu la puno.

Ne ĉiu fianciĝas, kiu svatiĝas. Fianĉiĝo ne estas edziĝo. Al promeso oni ne kredas, — kredu, kiu posedas. Marĉandado aĉeti ne devigas.

Ne juĝu pri afero laŭ ĝia ekstero.

Ne en ciu afero estu severa. Ne ĉion oni devas severe ekzameni. Iafoje oni devas okulon fermeti.

Ne ĉiu havas egalan feliĉon.

Ne ĉiu ĝibulo estas sanktulo. Kapuĉo monaĥon ne faras.

Ĉiu persono kun sia bezono. Ĉiu havas sian ŝarĝon. Ĉiu havas sian kaŝitan mizeron. Najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas. Ĉiu familio havas sian kriplulon.

Ĉiu barono havas sian kapricon.

Kiom da homoj, tiom da gustoj.

Ne ekzistas naiva vulpo, ne ekzistas homo sen kulpo.

Выбирай.

Elektu edzinon laŭ deveno kaj ne laŭ mieno. Per oreloj, ne per okuloj, edzinon elektu. Ŝtelu malproksime, edziĝu proksime. Edziĝo najbara garantias de eraro.

De elekto tro multa plej malbona rezulto. Kiu elektas tro multe, ricevas nenion.

Elektadis sen fino, edziĝis kun porkino. Kaprica fianĉino restos eterne fraŭlino.

Выговоръ.

Ordigi al iu la kapon. Doni lecionon de moroj.

Выдумать.

Li pulvon ne elpensis. Li ne havas kapon de ministro. Mizero havas talentan kapon.

Выкинуть.

El kanto oni vortojn ne elĵetas Karakteron al kanto donas la tono.

Выливать.

Ne elverŝu la malpuran, antaŭ ol vi havas la puran. Ne kraĉu en puton, ĉar vi trinki bezonos. Eĉ bagatelo povas servi al celo.

Li estas portreto de sia patro.

{{f|Выносить.|g=150%} Balaaĵon el korto eksteren ne elportu. Lerneja sekreto ne iru al gazeto. Tolaĵon malpuran lavu en la domo.

Выруить.

Kiu garantias, trankvilon ne scias. Mi lin liberigis, li min saĝigis. Rekomendo kondukas al plendo.

Высоко.

De rigardo tro alta malsaniĝas okulo.

Вѣдать.

Ne ŝovu nazon en fremdan vazon.

De manĝo malriĉula ni guston ne scias.

Вѣкъ.

En ĉiu aĝo devas kreski la saĝo. Homo lernas la tutan vivon. Vivu, progresu, sed lerni ne ĉesu. Plej saĝa maljunulo ne estas tro saĝa. Por sperto kaj lerno ne sufiĉas eterno.

Vivon travivi estas art’ malfacila. Vivo glate ne fluas, ĉiam batas kaj skuas.

Вѣнчаться.

Fianĉiĝis — por ĉiam ligiĝis. Edzo kaj edzino — ĉiela difino.

Вѣрно.

Certaĵo kaj leĝo kiel amen en preĝo. Vera kiel vorto de profeto.