Paĝo:Zamenhof - Proverbaro Esperanta, 1906, II.djvu/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

— 16 —

Mensogo kaj ŝtelo estas du fratoj.

Sen mensoga rekomendo ne iros la vendo. Por vendisto mensogo estas necesa apogo. Kun vero severa komercaĵo forvelkos. Nenia konstruo povas esti sen bruo. Se vendisto ne mensogas, li aĉetanton ne allogas.

Vi ne kredas, ne aŭskultu, sed min ne insultu. Iom da malvero ne estas danĝero.

Mensogu kiom vi volas, sed memoru kion vi parolas. Kiu volas mensogi, devas bone memori. Kaŝu kiom vi povos, mensogo sin elŝovos.

Время.

Temp’ estas mono. Temp’ estas valoro simile al oro.

Tempo toleras, sed vero aperas. Plej bona kuracisto estas la tempo. Al pec’ pecon algluas, kiu neston konstruas.

Alia tempo, aliaj moroj.

Gast’ en tempo malĝusta estas ŝtono sur brusto.

Tempo venos, zorgon prenos. Venos tempo, venos konsilo. Kiu vivos, tiu vidos. Prokrastita ne estas perdita. Tempo kaj cirkonstancoj saĝon alportas. Sperto saĝon akrigas. Eĉ malsaĝulon sperto instruos.

Bone sukcesu, sed ankaŭ nin ne forgesu.

Все.

Ne ĉiam estas festo, venos ankaŭ fasto. Ne ĉiam estas sankta Johano.

Ne ĉio griza estas lupo. Ne juĝu pri afero laŭ ĝia ekstero. Ne ĉiu bojato estas ŝtelisto. Ofte ĉapo de kampulo kovras kapon de saĝulo.

Ne ĉio brilanta estas diamanto. Ne ĉio utilas, kio brilas.

Вспыльчивъ.

Eksplodema kiel pulvo. Li ne toleras eĉ muŝon sur la muro. Li ekscitiĝas kiel bolanta lakto. Li estas flamiĝema kiel rezina ligno. Li havas muŝon en la kapo.

Встрѣчать.

Oni akceptas laŭ vizaĝo, oni forlasas laŭ saĝo. Unua atesto estas la vesto. Kia oni vin vidas, tia oni vin taksas. Kiun vesto ornamas, tiun homoj ekamas. Vesto homon prezentas.

La unua trovita. Ĉio taŭgas, kio venas.

Всѣмъ.

Al ĉiu sinjoro estu lia honoro. Al ĉiu sanktulo apartan kandelon. Al ĉiu frato lian parton. Kiu flatas al ĉiu, plaĉas al neniu.

Ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu. Kontentigi ĉiujn eĉ anĝelo ne povas. Ŝiru vin en du partojn, la mondo trian postulos. Kiu servas al ĉiu, al si mem malutilas. Kiu por ĉiuj laboras, pri si mem ne memoras. Oni ne povas sin movi laŭ ĉiu vento aparte. Azenon komunan oni batas plej multe. Klopodi pri ĉies favoro estas pleje malsaĝa laboro.

Ne povas ĉiu homo esti pap’ en Romo. Ne ĉiu havas egalan feliĉon. Ne ĉiu papereto estas blanka bileto. Ne el ĉiu ligno oni faras violonon.

Всякая.

En ĉiu objekto troviĝas difekto. Ĉio havas sian „sed“ kaj „se.“ Ĉiu medalo du flankojn posedas.

Pro eraro ne praviĝas la faro.

Al ĉiu besto plaĉas ĝia nesto. Ĉiu vulpo sian voston laŭdas. Al ĉiu sia propra estas ĉarma kaj kara. Sia estas kara pli ol la najbara. Simio al simio plaĉas pli ol ĉio.

Naskiĝas fianĉino por sia fianĉo. Edzo kaj edzino — ĉiela difino. Fianĉon de l’ sorto difinitan forpelos nenia malhelpo. Ĉiu „li“ havas sian „ŝi.“ Multaj svatiĝas, feliĉulo edziĝas.

Ĉiu mano al si altiras. Pli kara estas kapo al ĉapo. Ĉiu por si mem estas la plej kara.

Kio mia, tio bona.

Ĉia dono estas bono.

Ĉiu propran saĝon posedas. Montroj kaj konsiloj estas facilaj. Zorgu pri vi, kaj nenion pli. Ne ŝovu nazon en fremdan vazon. Ne iru al fremda anaro kun via regularo. Restu tajloro ĉe via laboro.

Se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo. Ĉiu klopodu nur en sia metio, tiam al la urbo mankos nenio.

Kion vi pripenas, tio al vi venas. Ĉiu kreas sian forton, ĉiu forĝas sian sor-