Paĝo:Zamenhof - Proverbaro Esperanta, 1906, II.djvu/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

— 15 —

tion oni povas. Volanta kruro ne laciĝas de kuro. Deziru sincere, vi atingos libere.

Kiam kato promenas, la musoj festenas. Mastro en vojo — servantoj en ĝojo.

Pli bona pano sen butero, ol dolĉa kuko sen libero. Pli bona branĉo sennuksa, ol kaĝo plej luksa. Pli feliĉa sinjoro sen havo, ol riĉulo sed sklavo. Vivu mizere, sed vivu libere! Seka panpeco, sed en libereco.

Воронъ.

Korvo al korvo okulon ne pikas.

Kiu naskiĝis sciuro, ne fariĝos vulturo. Kia naskiĝis, tia grandiĝis. Plej kuirita kampulo ĉiam restos krudulo. Rano eĉ en palaco sopiras pri marĉo. Ĝibulo ĝis morto restos ĝibulo. En infano vidiĝas, kia homo fariĝos. Nigran kornikon sapo ne blankigos. Difekton de naturo ne kovros veluro. Al farun’ malbonspeca ne helpos la spico. Konservas eĉ karbo la strukturon de l’ arbo. De vulpoj ĉiam naskiĝas nur vulpoj. Infana inklino restas ĝis la fino.

Al sklavo mon’ ne estas savo, li ĉiam restas sklavo.

Celi anseron, trafi aeron. Trapafadi la aeron. Bruligi al si la lipharojn.

Korniko vundita propran voston timas.

Воръ.

Ŝtelisto ŝteliston ne perfidas. Korvo al korvo okulon ne pikas. Lupo lupon ne manĝas. Parenc’ al parenco ne malhelpas intence. Sango komuna reciproke sin altiras. Sango ne silentas, sian sangon ĝi sentas.

Ne kredas ŝtelisto, ke honestaj ekzistas. Ĉiu mezuras aliajn laŭ sia mezurilo. Kion mem mi faras, tion ĉie mi flaras.

Okazo faras ŝteliston. Malfermita kelo tentas al ŝtelo. Oni priŝtelas ne riĉulon, sed sengardulon.

Oni komencas per ŝteleto, kaj finas per ŝtelegoj. Infano ŝtelas ovon, grandaĝulo ŝtelas bovon. Ne trovante bovinon, oni ŝtelas kokinon.

Kiu ŝteliston regalas, mem ŝteliston egalas. Ŝtelaĵokaŝisto mem estas ŝtelisto.

Kiu pri ŝtelo silentas, tiu ŝtelon konsentas. Ne ŝtelus ŝtelistoj, se ne ekzistus kaŝistoj.

Longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos.

Ŝteletiston oni batas, ŝtelegiston oni ŝatas.

Kiu tro sin pravigas, tiu mem sin kulpigas. Sur la ŝtelisto brulas la ĉapo. Scias la kato, kies lardon ĝi manĝis. Se en kor’ io sidas, vizaĝo perfidas. Kiu resonis, tiu sin donis. Sendemanda ekprotesto estas ofte kulpatesto. Tablon frapas tajloro, tuj tondilo eksonas.

Ne kaptita — ne punita. Suspekto pruvon ne egalas. Por pendigi ŝteliston, antaŭe lin kaptu.

Ŝteli ĉe ŝtelisto estas malfacile. Ĉe mastro ŝtelisto la servantoj ne ŝtelas. Ŝtelisto ŝteliston evitas, ĉar li tie ne profitas.

Apud propra domo ŝtelisto ne ŝtelas.

Ne kotas besto en sia nesto.

Ricevis bandito laŭ sia merito. Kia fripono, tia bastono.

Unufoje ŝtelinta restas ĉiam ŝtelisto. Unu fojon ŝtelis pomon kaj perdis por ĉiam honestan nomon.

Врагъ.

Al la malamik’ en kuro faru ponton kun plezuro. Ne pelu tiun, kiu mem forkuras.

Ne fidu amikon, kiu havas jam flikon. Timu lupon edukitan kaj malamikon repacigitan. Surmeto rompas, komparo trompas.

Estinta amiko estas plej danĝera malamiko. Plej kruela estas redono por farita bono. Kiu neniun savis, malamikojn ne havas. Por via bono vin regalas bastono. Putrado de fiŝo komenciĝas de l’ kapo. Batu malbonulon, li vin flatos, — kisu, li vin batos.

Вразумлять.

Feliĉo fierigas, malfeliĉo saĝigas.

Врать.

Li mensogas maŝine. Mensogas kiel kalendaro; kiel gazeto; kiel funebra parolo. Li mensogas tiel, ke la muroj krakas.