Paĝo:Zamenhof - Proverbaro Esperanta, 1906, II.djvu/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

— 14 —

En akvo malklara oni fiŝkaptas facile.

Finita kaj glatigita.

Malaperis kiel ŝtono en maron.

Ne konante la profundecon, ne iru en la riveron. Kiu demandas, tiu ne eraras. Kiu sin gardas, tiu sin savas. Antaŭe intencu kaj poste komencu. Longa konsidero savas de sufero.

Воеводою.

Ne ekzistas ofico sen benefico. Regna kaso — bona ĉaso. Estro ne malsatas. Kie estas pano, ne mankas panpecetoj. Kiu havas abelojn, havas mielon. Hakado de ligno donas lignerojn. Kiu panon donas, malsaton ne konas. Estas ŝafoj, estos lano.

Peto de barono estas ordono. Sinjoro petas, kvazaŭ dekretas.

Воздушные.

Konstrui kastelojn en aero. Konstrui kastelon sur glacio. Kastel’ en aero — malsato sur tero.

Возноситься.

En feliĉo ne fieru, en malfeliĉo esperu.

Возъ.

Falis el mano, prenu satano.

Волкъ.

Pri la lupo rakonto, kaj la lupo renkonte. Ne pentru diablon sur la muro.

Lupo ŝanĝas la harojn, sed ne la farojn. Vulpo mienon ŝanĝas, sed plue kokidojn manĝas.

Ŝafo kalkulita ne estas savita. Kontraŭ lupo ne helpas kalkulo.

Kiu timas bestaron, ne iru arbaron.

Ne venos rato mem al kato.

Oni lin konas, kiel blankan lupon; kiel makulharan hundon; kiel malbonan moneron.

Lupo sopiras, al arbaro sin tiras. Nutru lupon plej sate, li ĉiam serĉas arbaron. Rano eĉ en palaco sopiras pri marĉo. Ĝibulo ĝis morto restos ĝibulo. Kiu lupo naskiĝis, vulpo ne fariĝos.

Lupo kaptas, sed li ankaŭ enfalas. Buĉas la lupo, oni ankaŭ lin buĉos. Longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos. Longe ĉerpas la kruĉo, ĝis ĝi fine rompiĝas. Sian sorton neniu evitos. Eĉ vulpo plej ruza fine estas kaptata.

Ne ĉio griza estas lupo.

Por ĉiu ago venos tempo de pago.

Se vi faros vin ŝafo, la lupoj vin manĝos.

Inter lupoj kriu lupe. Inter kornikoj ne konvenas predikoj. Inter generaloj parolu pri bataloj. En infero loĝante, kun diabloj ne disputu.

Kiu devas, tiu povas. Neceso ne estas kareso. Neceseco kontraŭvola estas leĝo malmola. Ĝemu kaj ploru, sed ĝis fino laboru. Kriu eĉ raŭke, sed kanti ne ĉesu. Ne volas kokin’ al festeno, sed oni ĝin trenas perforte. Deziru, ne deziru — ordon’ estas, iru! Murmuregas la urso, sed danci ĝi devas. Fiŝo ne iras, sed hoko ĝin tiras.

Ke la lup’ estu sata, kaj la ŝaf’ ne tuŝata. Kontentigi la katon kaj kune la raton. Trafi du celojn per unu ŝtono.

Волосъ.

Barbo potenca, sed kapo sensenca.

Perdinta la kapon, pri haroj ne ploras.

Вола.

Oni vokas la bovon ne festeni, sed treni. Ne ekzistas kareso sen intereso. Selante ĉevalon, oni ĝin karesas. Oni lekas la manon, sed celas la panon.

De unu bovo oni du felojn ne ŝiras.

Воля.

Feliĉo fierigas, malfeliĉo saĝigas. De tro da pano venas malsano. Tro nutrata kapro fariĝas kiel apro. Se al hundo mankas nenio, ĝin atakas rabio. Tro da libero kondukas al mizero.

Voli aŭ ne voli neniu malpermesas. Liberulo iras, kien li deziras. Kiom da koroj, tiom da voloj. Volo kaj deziro leĝojn ne konas.

Bojas hundo sen puno eĉ kontraŭ la suno.

Propra volo ordonon superas. Volo kaj sento faras pli ol prudento. De la volo la ordono pli efikas ol bastono. Jugo propravola ne estas malmola. Kion oni volas,