Paĝo:Zamenhof L. L. - El la Biblio, 1924.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

11. Leonoj estas senhavaj kaj malsataj, sed kiuj serĉas Dion, havas mankon en nenia bono.

12. Venu, infanoj, aŭskultu min, pri timo antaŭ Dio mi vin instruos.

13. Kiu ajn vi estas, homo, kiu deziras vivon kaj amas multajn kaj bonajn tagojn,

14. gardu vian langon kontraŭ malbono kaj vian buŝon kontraŭ mensoga parolo;

15. dekliniĝu de malbono kaj faru bonon, serĉu pacon kaj ĉasu ĝin.

16. La okuloj de Dio estas turnitaj al la piuloj, kaj Liaj oreloj al iliaj krioj.

17. La vizaĝo de Dio estas kontraŭ tiuj, kiuj faras malbonon, por ekstermi de la tero la memoron pri ili.

18. Tiuj krias, kaj Dio aŭdas kaj de ĉiuj iliaj mizeroj Li ilin savas.

19. Proksima estas Dio al tiuj, kies koro estas rompita, kaj la spirite suferantajn Li helpas.

20. Multaj estas la suferoj de piulo, sed de ĉiuj Dio lin savas.

21. Li gardas ĉiujn liajn ostojn, eĉ unu el ili ne rompiĝos.

22. La malbonulon mortigos la malbono, kaj la malamantoj de piulo pereos.

23. Dio liberigas la animon de Siaj sklavoj, kaj ne pereos ĉiuj, kiuj Lin fidas.