Paĝo:Zamenhof L. L. - El la Biblio, 1924.pdf/45

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kaj ankaŭ pri la posteuloj, kiuj estos, ne restos memoro ĉe tiuj, kiuj estos poste. Mi, Predikanto, estis reĝo super Izraelo en Jeruzalemo. Kaj mi decidis en mia koro esplori kaj ekzameni per la saĝo ĉion, kio fariĝas sub la ĉielo: tiun ĉi malfacilan okupon Dio donis al la homidoj, por ke ili sin turmentu per ĝi. Mi vidis ĉiujn aferojn, kiuj fariĝas sub la suno, kaj jen, ĉio estas vantaĵo kaj aranĝoj ventaj. Kurbigitan oni ne povas rerektigi, kaj mankantan oni ne povas kalkuli. Mi parolis kun mia koro tiele: jen mi kreskigis kaj multigis en mi sciencon pli ol ĉiuj, kiuj estis antaŭ mi en Jeruzalemo, kaj mia koro penetris multon da saĝo kaj scio. Sed kiam mi dediĉis mian koron, por ekkoni la saĝecon kaj ekkoni la malsaĝecon kaj sensencecon, mi eksciis, ke ankaŭ tio ĉi estas entrepreno venta. Ĉar ĉe multe da saĝeco estas multe da koleremeco, kaj, kiu plimultigas siajn sciojn, plimultigas siajn dolorojn.


ĈAPITRO IV.

Kaj mi returniĝis kaj mi vidis ĉiujn premojn, kiuj estas farataj sub la suno: kaj jen estas larmoj de prematoj, kaj ne ekzistas por ili konsolanto; kaj perforteco de la mano de iliaj premantoj, kaj ne ekzistas por li konsolanto. Kaj mi trovis, ke la mortintoj, kiuj jam antaŭ longe mortis, estas pli feliĉaj ol la vivantoj,