Paĝo:Zamenhof L. L. - El la Biblio, 1924.pdf/46

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kiuj vivas ĝis nun. Kaj pli feliĉa ol ili ambaŭ estas tiu, kiu ĝis nun ne ekzistis, kiu ne vidis la malbonajn farojn, kiuj estas farataj sub la suno. Mi vidis ankaŭ, ke ĉiu laboro kaj ĉiu akurateco en la faroj estas nur konkurado de unu kontraŭ alia, kaj ankaŭ tio ĉi estas vantaĵo kaj ventaĵo. Malsaĝulo kunmetas siajn manojn kaj formanĝas sian korpon. Pli bone estas plenmano da trankvilanimeco, ol ambaŭmano da penado kaj ventaĵo. Kaj denove mi vidis vantaĵon sub la suno: jen estas solulo kaj neniun alian li havas, nek filon nek fraton li havas; kaj tamen ne havas finon lia laborado, kaj lia okulo ne povas satiĝi de riĉeco; por kiu do mi laboras kaj senigas mian animon de ĝuado? Tio ĉi ankaŭ estas vantaĵo kaj malbona afero. Pli bone estas al du ol al unu, ĉar ili havas bonan rekompencon por sia laborado. Ĉar se ili falos, unu levos la alian; sed ve al unu, se li falos, kaj se ne estas alia, kiu lin levus. Ankaŭ se du kuŝiĝas, estas al ili varme, sed unu — kiel li varmiĝos? Kaj seiu montros sin pli forta kontraŭ unu, tiam ambaŭ staros kontraŭ li; eĉ fadeno triopigita ne baldaŭ disŝiriĝos. Pli bona estas knabo malriĉa sed saĝa, ol reĝo maljuna sed malsaĝa, kiu jam ne povas akiri scion. Iu el malliberejo eliris kaj fariĝis reĝo, alia por reĝeco naskiĝis kaj tamen estas malriĉa. Mi vidis, ke ĉiu vivanto iras sub la suno kun infano: ĝi estas la alia, kiu okupos lian lokon. Senfina estas la popolo, kiu estis antaŭ ili, kaj ankaŭ la posteuloj ne ĝojos pri li; ankaŭ tio ĉi estas vantaĵo kaĵ