Paĝo:Zamenhof L. L. - El la Biblio, 1924.pdf/47

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ventaĵo. Gardu vian piedon, kiain vi iros en domon de Dio, kaj estu preta pli por aŭskultado, ol por oferdonado de malsaĝuloj; ĉar ili ne scias, ke ili agas malbone.


ĈAPRITO V.

Ne rapidu kun via buŝo, kaj via koro ne rapidu elparoli vorton antaŭ Dio, ĉar Dio estas en la ĉielo, kaj vi estas sur la tero; tial malmultaj estu viaj vortoj. Ĉar la sonĝo prezentiĝas per multe da agado, kaj parolo de malsaĝulo konsistas el multe da vortoj. Kiam vi faros promeson al Dio, ne prokrastu ĝin plenumi, ĉar malagrablaj estas malsaĝuloj; kion vi promesis, tion plenumu. Pli bone estas, ke vi ne faru promeson, ol fari promeson kaj ne plenumi. Ne permesu al via buŝo pekigi vian korpon, kaj ne diru al la sendito de Dio, ke ĝi estas eraro; kial fari, ke Dio koleru pro via parolo, kaj ke Li detruu la faron de viaj manoj? Ĉe multo da sonĝoj kaj vantajoj estas ankaŭ multe da vortoj; sed vi timu Dion. Se premadon de malriĉulo kaj rompadon de justeco kaj honesteco vi vidas en lando, ne miru, ĉar pli alta kontrolas pli altan kaj plej altaj ilin kontrolas. Kaj superecon en ĉio havas tiu lando, en kiu la reĝo servas al la tero. Kiu amas arĝenton, tiu ne satiĝos per arĝento, kaj kiu amas riĉecon, al tiu ĝi ne