Paĝo:Zamenhof L. L. - El la Biblio, 1924.pdf/48

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

donos utilon; ankaŭ tio ĉi estas vantaĵo. Ju pli estas da havo, des pli multaj estas ĝiaj konsumantoĵ; kaj kian profiton havas ĝia mastro krom vidi ĝin per siaj okuloj? Dolĉa estas la dormo de laboranto, ĉu li manĝas malmulte aŭ multe; sed trosateco ne lasas la riĉulon dormi. Turmentan malbonon mi vidis sub la suno: riĉecon konservatan por la malutilo de ĝia propra mastro. Kaj pereas tiu ĉi riĉeco en malfavoraj cirkonstancoj; naskiĝas filo, kaj li nenion havas en la mano. Kiel li eliris el la ventro de sia patrino, tiel nuda li foriras, kiel li venis, kaj nenion li elportas el sia laboro, kion li povus porti en la mano. Kaj tio ĉi estas turmenta doloro, ke kiel li venis, tiel li foriras; kian do profiton li havas de tio, ke li laboras por la vento? Kaj ĉiujn siajn tagojn li konsumis en mallumo, en multe da ekscitiĝo, en malsano kaj malagrablaĵoj! Jen, kion mi vidis bonan, ke estas bele manĝi kaj trinki kaj ĝui plezurojn de ĉiuj siaj laboroj, kiujn homo laboras sub la suno en la malmultaj tagoj de sia vivo, kiujn donis al li Dio; ĉar tio estas lia apartenaĵo. Kaj se al iu homo Dio donis riĉecon kaj havon kaj donis al li la povon konsumi ilin kaj preni sian parton kaj ĝui plezuron de siaj laboroj, — tio ĉi estas dono de Dio. Ĉar ne longe li memoros la tagojn de sia vivo, Dio donas al li ĝojon de lia koro.