Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/103

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

paperojn kvazaŭ por persona trarigardo, sekrete, sen lia scio preparas ekspedicion,—li estas profunde indignigita. Nur unu fojon la sorto batalas por li: ventego apenaŭ ne dronigis la ŝipojn, kiuj volis ŝteli lian gloron, kaj la timema ekspedicio venas returnen. Lia indigno estas senlima; neniam lia kredo je homoj, je ilia honesteco ricevis tian fortan frapon. Kaj kiam la reĝo, komprenanta, kiu staras antaŭ li, proponas al li denove komenci traktadon, li fiere rifuzas ĉiajn komunikiĝojn kun tia reĝo. Ne, jam pli bona estas malriĉegeco kaj nekonateco, ol esti tiel malhoneste trompata ankoraŭ dek fojojn. Li rifuzas, kaj se ne venus la morto de la edzino, kiu lasas al li malgrandan filon, li trankvile paciĝus kun tiu ĉi unua malsukceso. Sed ankaŭ tiun ĉi baton li elportas kun tia sama vireco, kun kia li renkontadis kaj elportadis la marajn ventegojn. Tiam li rememoras, ke li estas Genuano, kaj li forlasas Portugalujon, por proponi la efektivigon de sia granda plano al tiu, kiu la plej multe tion ĉi meritas—al sia patrujo.

Kaj jen li denove estas en la patrujo. Multo da jaroj pasis de la tempo, kiam li forlasis la patran urbon, kaj kun forta espero li nun eniras en ĝin. Kvankam li estas malriĉe vestita, kvankam li estas preskaŭ almozulo, sed li alportas al la urbo reĝan donacon: li proponas al ĝi sian projekton. Sed la patrujo tute ne povas nun pensi pri li. La urbon Kaffa en Krimo okupis la turkoj kaj al la Genua ŝiparo minacas ekstermo. Krom tio la projekto estas tute fantazia kaj meritas nenian atenton. Kaj se en Portugalujo oni volis ĉirkaŭŝteli lin, en la patrujo la renkonto montriĝas ankoraŭ pli malbona: tie almenaŭ troviĝis homoj, kiuj povis lin kompreni,—tie ĉi lia propono estas renkontita per malsaĝa mokado. La espero distriĝis, kiel fumo, kaj montriĝas, ke li absolute ne havas, kion fari en la patrujo. Kaj kun maldolĉo en la koro li forlasas Genuon por nova migrado kaj novaj provoj.

Ĉiuj konas la malĝojan historion de tiuj ĉi provoj, sed