Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/104

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiu scias, kion li travivis en la tempo de ili? Li estas en Hispanujo, en la ĉirkaŭaĵoj de Palos. Laca kaj ĉirkaŭŝirita, preskaŭ duonnuda, li vagas kun la malgranda filo sur la brakoj kaj kun brulanta turmentiĝo aŭdas, kiel la infano, premata de malsato kaj soifo, balbutas pri pano kaj akvo. Dank' al Dio, jen estas monaĥejo de franciskanoj, kaj eble tie li povos ion elpeti por la malfeliĉa infaneto. Kaj li, kiu iam komandis la ŝipojn de la Genua respubliko, kiel almozulo haltas apud la pordego de la monaĥejo kaj pelas la pordiston pri kruĉeto da akvo kaj peco da pano por sia infano. En tiu ĉi minuto preteriras la abato de la monaĥejo, la nobla Juan Perez de Marchena. Estu por ĉiam benita tiu ĉi okaza renkonto, kiu donis al li la plej bonan amikon, sen kies helpo li eble neniam ekvidus tiun ĉi maron! Se li atingos sian celon kaj plej mallonga vojo al Hindujo estos eltrovita, la mondo dankos tion ĉi tiom same al Perez de Marchena, kiom al li, Kristoforo Kolumbo. Ho, li rekompencos inde tiun ĉi luman noblan kapon! Jen li, frapita de la majesta eksteraĵo de la ĉirkaŭŝirita migranto, haltas kaj demandas lin, kiu li estas. Kaj la migranto komencas rakonti pri sia malĝoja migrado kaj ne sen miro trovas en la monaĥo-franciskano homon, kiu tute lin komprenas. Oni gastame invitas lin esti gasto en la monaĥejo; la abato sendas en la urbon Palos inviti sian amikon, la kuraciston Fernandez, kaj en la modesta Andaluza monaĥejo komenciĝas varmaj priparoladoj de lia projekto. Jes, tiuj ĉi homoj komprenas lin, antaŭ tiaj homoj estas inde paroli. Li entuziasmigas ilin per sia flameco kaj elokventeco; ili kune pentras belajn pentraĵojn de la estonteco, kreita per la efektivigo de lia ekspedicio, kaj Perez de Marchena direktas lin al la reĝa kortego. Lia filo restos tie ĉi en la monaĥejo por edukado, kaj li kun la letero de la abato al Talabera, la konfesprenanto de la reĝino, devas veturi Kordovon. Talabera estas persono influa, kaj la amikoj disiras, plenaj de la plej lumaj esperoj.