Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/111

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

admiralo devas malaltiĝi al la plej malagrabla ruzo: konduki du taglibrojn, unu— veran—por la gereĝoj, la duan—kun pli malgrandigitaj mezuroj de la traveturita vojo—por la timema ŝipanaro. La malkontenteco de tiu ĉi lasta kreskas kun ĉiu tago, kaj jen hieraŭ ĝi akceptis la formon de nekaŝita ribelo. Kion povas fari li sola kontraŭ cent dudek homoj? Kiel dronanto kaptas pajleton, tiel li serĉas savon en tritaga limtempo. Se en la daŭro de tiuj ĉi 72 horoj li ne ekvidos teron—li ekiros returnen. Ĉio estas metita sur la karton: lia tuta vivo. Dek ok jarojn li kun fera energio iradis al sia alta celo, dek ok jarojn, plenigitajn de obstina laborado de la kapo, malsukcesoj, disreviĝoj, malriĉegeco kuj eĉ mokoj kaj ofendoj. Jes, eĉ ofendoj. Ĉu en Genuo kaj en Hispanujo oni ne nomadis lin revisto kaj frenezulo? Ĉu eĉ la strataj buboj de Kordovo, renkontante lin, ne montradis sur sian kapon, amuziĝante je li, kiel je frenezulo? La envio kaj senkaŭza blinda malamo de liaj malamikoj iris ankoraŭ pli malproksimen: lin, kiu oferis sian tutan vivon al granda afero, lin oni malhonoris per la nomo ĉarlatano! Sed li ĉion elportis, ĉion! La malriĉegeco, malsato, fatalaj malsukcesoj, sovaĝa malklereco, mokoj, kalumnioj—ĉio tio ĉi estis venkita de la superhoma forto de lia persisteco, kaj fine venis tiu granda tago, kiam li levis la velojn en la haveno de Palos. Granda tago. Kaj jen nun, kiam ĉiuj rigardoj estas direktitaj sur lin, kiam la tuta mondo kun pasia scivoleco atendas la rezultaton de la heroa entrepreno, kiam restas fari nur kelkajn paŝojn por pravigi siajn esperojn kaj la esperojn de siaj nemultaj varmegaj amikoj, por kroni tiujn ĉi dek ok jarojn—nun li estos devigita ekiri returnen! Kun honto kaj malhonoro li revenos Hispanujon, kie la ekflamema reĝino povas ĵeti al li en la vizaĝon la nomon de trompisto, kie la malamikoj mokados lin, la mizeran aventuriston, kaj jam neniam, neniam li havos la eblon efektivigi sian amatan revon! Malhonoro, malriĉegeco kaj rom-