Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/112

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pita vivo—jen estas ĉio, kio lin tie atendas,—kaj ĉio tio ĉi estas nur tial, ke tiu ĉi timema brutaro, kiu kuŝas sur la ferdeko, estas pli forta ol li sola, nur tial, ke en tiu ĉi okazo maldelikata besta forto havas pli grandan signifon, ol la spirita forto de genio! Se en liaj manoj sin trovus la egido de Zeŭso, se per unu ekbato li povus ekstermi tiun ĉi tutan malkuraĝan bestaron, li ekstermus ĝin kaj li sola irus antaŭen. Sed la forto estas sur ilia flanko, kaj post du tagoj la karaveloj ekiros returnen. La admiralo kun malespero apogis la kapon sur la manojn, kaj la plaŭdado de la akvo sur la flankojn de "Santa Maria" sonis en liaj oreloj kiel funebra sonorado.

Jes, ĉio, ĉio pereis. La tuta vivo, ĉiuj laboroj kaj esperoj— ĉio estas neniigita, kaj neniigita ĝuste tiam, kiam ĉio kuniĝis, por pravigi ilin, por elmontri la ĝustecon de liaj supozoj! Serio da faktoj pruvis, ke tero sin trovas en la okcidento, la transflugo de birdoj klare parolas pri la proksimeco de tiu ĉi tero, la hodiaŭaj trovoj povus konvinki eĉ liajn plej obstinajn kontraŭulojn. Ĉio diras, ke li divenis la grandan sekreton de la oceano,—kaj en tiu ĉi sama tempo li, kiel ligita aglo, devas tordi sin en siaj ligiloj, ne povante eksvingi la potencajn flugilojn, por ĵeti sin renkonte al tiu ĉi tero, kiun oni forprenas de li! Ĉu tiuj ĉi malsaĝuloj komprenas, kion ili faras, ĉu ili komprenas, ke returniĝo ĝuste nun estas por li pli malbona ol morto,—ĉu ili povas tion ĉi kompreni? Ĉu ili povas lin kompreni?! Sur la tuta tera globo lin komprenas nur kelkaj dekoj da kapoj tiel penetremaj, kiel li, kaj ekster ili—seninterrompa muro da malamikoj, enviantoj kaj malkleruloj, kiuj malamas ĉiun provon eliri al lumo el tiu sovaĝa nokto, al kiu ili memvole sin kondamnis. Kiel ĝoje krios tiu ĉi sovaĝa amaso, kiam li malhonore venos returne, per kiaj mokoj ĝi superĵetos lin, kun kia triumfo ĝi kriados, ke ĝi estis prava kaj ke li estas simple frenezulo!