Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/138

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ligna dometo. Arturo helpis al sinjorino Anneto elrampi el la kaleŝo kaj kondukis ŝin tra malpura malgranda korteto, plenigita per iaj bareloj, al flankodomo, klarigante al ŝi, ke la ĉefan parton de la domo oni en tiuj ĉi tagoj komencos rebonigi kaj ke, dank' al tiu ĉi cirkonstanco, li devas dume "iel" lokiĝi en flankaĵo.

—Por mi, diris Arturo, kiel por fraŭlo, estas tute egale, kie ajn mi loĝas,—vi do min ne mallaŭdos. Ili aliris al la pordo, kiu estis fermita. Arturo ekfrapis. La pordon malfermis ia stranga ekzistaĵo— viro aŭ virino, tre malfacile estis ekkoni—malpurigita, ĉifona. Li trairis malbonodoran kuirejon kaj eniris en negrandan malaltan ĉambreton kun deŝiritaj tapetoj kaj kun ne blankigitaj fornoj; tiu ĉi ĉambreto prezentis kredeble la gastoĉambron, ĉar apud la muro inter la fenestroj staris kanapo, kovrita per nigra senŝeligita vakstolo, antaŭ la kanapo estis ronda tablo kaj apud ĝi de unu flanko seĝo tute ligna, de la dua flanko—seĝo kun leda kuseno; ankoraŭ unu seĝo, en kiu mankis unu piedo, staris apud la muro en angulo. Krom tiuj ĉi en la tuta ĉambro estis nenia meblo. Sinjorino Anneto kun mirego rigardis ĉirkaŭen.

—Vi ne atendis vidi min en tia malriĉegeco? demandis Arturo.

—Malriĉeco ne estas malvirto, respondis Anneto.

—Jes, sed ĝi estas pli malbona, ol malvirto, kun ĝemo diris Arturo : almenaŭ mi plivolus esti riĉa. En la nuna materiala tempo riĉeco estas unu el la plej necesaj kondiĉoj de feliĉo, ĉar nur ĝi donas sendependan situacion, sen kiu tute ne estas ebla vera feliĉo.

Sinjorino Anneto singardeme sidiĝis sur la kanapon, kaj Arturo eliris, por ordoni tagmanĝon. Post kelkaj minutoj li revenis kaj sidiĝis apud sinjorino Anneto. Ŝi karese prenis lian manon kaj diris kun sincera partopreno :

—Mi bone prezentas al mi, kiel malfacile estis por vi,