Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/139

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mia karulo, post tiu lukso, al kiu vi alkutimis de infaneco, humiliĝi al via nuna sorto! . . .

—Jes, mia amikino, kun profunda ĝemo respondis Arturo : komence estis tre malfacile, sed poste nenio . . . mi alkutimis. Homo estas tia ekzistaĵo, ke ŝajne ekzistas nenio, al kio li ne povus alkutimi : mi mem tion ĉi spertis. Nun mi tiel kunviviĝis kun mia situacio, ke mia tuta pasinta vivo, al mi ŝajnas, estis nur ia mirinda sonĝaĵo, sendita al mi de iu sorĉisto.

—Kaj ĉu efektive vi neniam bedaŭris tiun ĉi sonĝaĵon? Kaj la riĉegeco, kiun posedis via patro, ĉu efektive vi eĉ ĝin ne bedaŭris?

—Antaŭe mi neniam pensis pri riĉeco, ĉar ĝi ne estis al mi necesa. Sed nun . . . nun estas alia afero . . .

—Kial do nun estas alia afero?

—Arturo pasie ĉirkaŭprenis sinjorinon Anneton kaj komencis senfine ŝin kisi.

—Nun, ekkriis li kun fajro, nun mi havas celon en la vivo, celon, kiun mi povas atingi nur ekriĉiĝinte,—tial mi nepre devas riĉiĝi, nepre, nepre! . . .

—Ho, mia kara, rediris sinjorino Anneto, karesante lin : per honesta vivo estas tre malfacile riĉiĝi.

—Sed mi volas kaj esperas per honesta vivo tion ĉi atingi.

—Ne, mia amiko, tion ĉi vi ne povos fari.

—Kaj mi pensas, ke mi povos, almenaŭ la espero min ne forlasas.

—Kion do vi volas entrepreni? demandis sinjorino Anneto multe ekinteresite.

—Mi eĉ jam entreprenis. Kaj se mi havus kvankam malmulte pli bonajn monajn rimedojn, mia entrepreno sendube havus plenan sukceson.

—Sed kia do estas tiu ĉi entrepreno.

—Vidu, mia kara, komencis Arturo : kiel vi jam scias, mi havis tre bonan bienon, kiu estis vendita pro ŝuldoj. Tiun ĉi bienon aĉetis unu mia malproksima parenco, kiu,