Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/140

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiel mi antaŭ nelonge eksciis, pruntis de mia patro kvindek mil rublojn laŭ kambioj. Tiujn ĉi kambiojn mia patro, ankoraŭ antaŭ sia forveturo Parizon, sendis por enkasigo al la Moskva Granda Juĝejo, kiu decidis, ke tiu ĉi enkasigo estis komencita tute regule. Sed mia parenco petis mian patron, ke li permesu al li pagi tiun ĉi ŝuldon post tri jaroj. La patro plenumis lian peton; poste li baldaŭ forveturis el Rusujo kaj kredeble forgesis tiun ĉi ŝuldon : almenaŭ al mi li nenion parolis pri ĝi. Mi eksciis pri tio ĉi tute okaze : iu mia bondeziranto sciigis min per anonima letero, ke tiu ĉi afero ĝis nun ankoraŭ troviĝas en la Moskva Juĝejo. Kaj jen mi decidis relevi tiun ĉi aferon. Sed jam ĉe la unuaj paŝoj mi renkontis preskaŭ nevenkeblan baron : mi devas dungi bonan advokaton kaj mi tute ne havas monon . . . Mi volis prunti la necesan sumon, sed al mi oni rifuzis, kaj nun mi estas en tia situacio. . . .

Arturo ne finis sian penson, ĉar lin interrompis sinjorino Anneto, fajre lin ekkisinte.

—Karulo mia, ŝi diris : plenumu mian unuan peton!

—Ho, jam antaŭe mi donas mian vorton de honoro! rapide respondis Arturo : por vi mi estas preta ĉion fari,—nur ordonu!

—Prenu de mi la necesan sumon da mono! . . . Mi ne estas riĉa, sed mi ĝoje, kun plezurego helpos al vi kvankam malmulte . . . kiom vi bezonas?

 Arturo ne respondis. Li videble ne atendis tian peton; sed, antaŭe

doninte vorton, li ŝajne ne sciis, kion li devas respondi.

—Ne, mia bona, mia kara, li diris fine : mi ne povas, mi ne havas la rajton preni de vi monon . . . Vi postulas ion neeblan . . .

—Sed via vorto?

—Pardonu, mia amiko, mi donis ĝin en rapideco, mi eĉ ne povis pensi, ke vi min petos pri tio ĉi . . . Ne, ne, mi ne povas, tute ne povas! . . .