Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/155

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

longe pripensi, sed rekte aliri al la celo—komencis sen ia antaŭparolo pri Ella.

Stetten estis rekte la kontraŭaĵo de sia amiko. Dum tiu ĉi pro multa pripensado kaj granda modesteco ŝanceliĝadis frapi al la pordo de sia sanktejo, Stetten iam estis preta enbati tiun ĉi pordon.

—Kiam do estos via fianĉiĝo? li demandis la amikon.

Gering lin miregante ekrigardis; li intencis respondi, sed ne povis.

—Sen ia ŝerco, jen estas la tempo por fine konfesi vian intencon! La tuta urbo parolas pri vi du kiel pri estontaj geedzoj. Nun aliru al la celo! Vi estas enamita en Ella'n—vi mem min tion sciigis. Ŝi ankaŭ amas vin. Tion mi scias, kaj vi ĝin scias ankoraŭ pli bone!

Gering lin aŭskultadis ne ferminte la buŝon.

—Ho! ne rigardu min do tiel miregante! parolu fine!—Stranga juĝisto vi estas—al vi mankas la parolo por defendiĝi! Ĉiam nur ian unuan vorton vi bezonas por komenci!

—Jes, la unuan vorton! diris Gering malgaje. Kial ŝi ne decidiĝas paroli?

—Jen! diris nun kvazaŭ miregante Stetten, la unuan parolon ĉiam devas diri vi! Ĉu la fraŭlino eble devus sin turni al vi : Sinjoro juĝisto, mi intencas havi vin,—ĉu vi volas, jes aŭ ne!

—Tion mi ne pensas, ne!

—Kion do?—Mi vin ne komprenas : Nun vi du jam unu kun la dua koniĝis antaŭ kelkaj monatoj; ĉiu homo ellegas el viaj vizaĝoj, ke vi amas unu la duan—sed nek vi nek ŝi decidiĝas ĝin konfesi! Vi mem ankoraŭ pli malmulte ol Ella—kvankam vi estas viro! Mi estas tute certa, ke vi ne ricevos rifuzon—kaj vi mem ĝin scias pli bone ankoraŭ.

—Mi?—Ho, se mi ĝin scius! Vi mem diru : kian certecon mi havas por ĝi? Ĉu Ella parolis nur unu solan fojon eĉ plej malgrandan vorteton, kiu min certe espe-