rigus? Eĉ ne unu solan vorton! Kaj mi timas esti rifuzita!
—Grandegan estimon mi sentas por juĝisto, kiu tiel malmulte konas la pruvojn efektivajn!—Ni ne ŝercu, Herman,—la afero devas esti finita. Kian pruvon vi atendas de Ella por fari vin certa je via feliĉo?
—Nur unu vorton!
—Tion saman Ella atendas de vi!
—Ho!
—Mi certigas vin per mia honoro!
—Ej! Tiam . . .
—Tiam via sorto dependas de tiu, kiu el vi du diros la unuan vorton? aŭ pli bone vi ambaŭ devos diri unu vorton—tio estas tiel komprenebla, kiel unuoble unu estas unu!
Gering restis pripensanta : jen li staras antaŭ tiu foso, kiun li devus transsalti! Lia malgaja vizaĝo ridigis lian amikon.—Mi nun bone komprenas, ke mi mem devos helpi la aferon, diris Stetten.
—Vi? demandis mirante Gering, kaj en tiu sama minuto la espero reanimis lian vizaĝon.
—Jes, respondis Stetten, mi mem estos sekundanto por vi, kaj Mathilde por Ella. Ho, la duelo estos gajega! Mi estas sciema, kiu el vi unue vundos la duan! Sed mi estas certa, ke la frapo estos sen malbona rezultato, de kiu ajn flanko ĝi venos!
Gering ne multe esperis de la provo, sed ridetis.
Stetten sin levis kaj kune kun Gering foriris el la manĝejo.
—Mi vin sciigos pri la sekvantaĵo, estu certa! diris Stetten, premante la manon de Gering kaj disiĝante kun li.
Stetten iris al sia militistejo, Gering iris al sia juĝejo. Li tiam skribis parolon defendan, kaj kiu el liaj konatoj legus la lertan parolon, kiun Gering skribis, tiu neniel kredus, ke la skribanto tiel vane serĉis nur unu vorton!—
Post kelkaj tagoj—estis la lasta semajno de la monato Majo, kaj la vetero estis plej bela—Herman Gering sidis