patron » (anstataŭ « obei je la patro »). Sed ni ne uzas la akuzativon tiam, kiam la klareco de la senco tion ĉi malpermesas; ekzemple : ni povas diri « pardoni al la malamiko » kaj « pardoni la malamikon », sed ni devas diri ĉiam « pardoni al la malamiko lian kulpon ».
Ia, ial, iam, ie, iel, ies, io, iom, iu. — La montritajn
naŭ vortojn ni konsilas bone ellerni, ĉar el ili ĉiu povas
jam fari al si grandan serion da aliaj pronomoj kaj
adverboj. Se ni aldonas al ili la literon « k », ni ricevas
vortojn demandajn aŭ rilatajn : kia, kial, kiam, kie, kiel,
kies, kio, kiom, kiu. Se ni aldonas la literon « t », ni
ricevas vortojn montrajn : tia, tial, tiam, tie, tiel, ties,
tio, tiom, tiu. Aldonante la literon « ĉ », ni ricevas
vortojn komunajn : ĉia, ĉial, ĉiam, ĉie, ĉiel, ĉies, ĉio,
ĉiom, ĉiu. Aldonante la prefikson « nen », ni ricevas
vortojn neajn : nenia, nenial, neniam, nenie, neniel,
nenies, nenio, neniom, neniu. Aldonante al la vortoj
montraj la vorton « ĉi », ni ricevas montron pli proksiman ;
ekzemple : tiu (pli malproksima), tiu ĉi (aŭ ĉi tiu) (pli
proksima); tie (malproksime), tie ĉi aŭ ĉi tie (proksime).
Aldonante al la vortoj demandaj la vorton « ajn », ni
ricevas vortojn sendiferencajn : kia ajn, kial ajn, kiam
ajn, kie ajn, kiel ajn, kies ajn, kio ajn, kiom ajn, kiu ajn.
Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn
vortojn, per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj
(sufiksoj); ekzemple : tiama, ĉiama, kioma, tiea, ĉi-tiea,
tieulo, tiamulo k. t. p. (=kaj tiel plu).
Lia kolero longe daŭris. — Li estas hodiaŭ en kolera
humoro. — Li koleras kaj insultas. — Li fermis kolere
la pordon. — Lia filo mortis kaj estas nun malviva. — La
korpo estas morta, la animo estas senmorta. — Li estas