Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la akuzativo tie dependas ne de la prepozicio, sed de aliaj kaŭzoj. Ekzemple : por esprimi direkton, ni aldonas al la vorto la finon « n »; sekve : tie (= en tiu loko), tien (= al tiu loko); tiel same ni ankaŭ diras : « la birdo flugis en la ĝardenon, sur la tablon », kaj la vortoj « ĝardenon », « tablon » staras tie ĉi en akuzativo ne ĉar la prepoziĉioj «en» kaj «sur » tion ĉi postulas, sed nur ĉar ni volis esprimi direkton, t. e. montri, ke la birdo sin ne trovis antaŭe en la ĝardeno aŭ sur la tablo kaj tie flugis, sed ke ĝi de alia loko flugis al la ĝardeno, al la tablo (ni volas montri, ke la ĝardeno kaj tablo ne estis la loko de la flugado, sed nur la ĉelo de la flugado); en tiaj okazoj ni uzus la finiĝon «n» tute egale, ĉu ia prepozicio starus aŭ ne. — Morgaŭ mi veturos Parizon (aŭ en Parizon). — Mi restos hodiaŭ dome. — Jam estas tempo iri domen. — Ni disiĝis kaj iris en diversajn flankojn : mi iris dekstren, kaj li iris maldekstren. — Flanken, sinjoro ! Mi konas neniun en tiu ĉi urbo. — Mi neniel povas kompreni, kion vi parolas. — . Mi renkontis nek lin, nek lian fraton (aŭ mi ne renkontis lin, nek lian fraton).


§ 18.


Se ni bezonas uzi prepozicion kaj la senco ne montras al ni, kian prepozicion uzi, tiam ni povas uzi la komunan prepozicion « je ». Sed estas bone uzadi la vorton « je » kiel eble pli malofte. Anstataŭ la vorto « je » ni povas ankaŭ uzi akuzativon sen prepozicio. — Mi ridas je lia naiveco (aŭ mi ridas pro lia naiveco, aŭ : mi ridas lian naivecon). — Je la lasta fojo mi vidis lin ĉe vi (aŭ : la lastan fojon). — Mi veturis du tagojn kaj unu nokton. — Mi sopiras je mia perdita feliĉo (aŭ : mian perditan feliĉon). — El la dirita regulo sekvas, ke se ni pri ia verbo ne scias, ĉu ĝi postulas post si la akuzativon (t. e. ĉu ĝi estas aktiva) aŭ ne, ni povas ĉiam uzi la akuzativon, Ekzemple, ni povas diri « obei al la patro » kaj « obei la