Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/164

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

trinkadis ĉiam grandan kvanton da restoj de vino en la nokto, kaj tio ĉi malsanigis lian kapon, kaj li vidadis multon da belaj sinjorinoj, kaj tio ĉi malsanigis lian koron. La lastajn estis permesate al li nur rigardi, sed ne tuŝi, kaj tion li nomis "vandalaj turmentoj", volante diri "Tantalaj turmentoj".

—Ĉu mi povas servi per io al la sinjorinoj? demandis Olsen kun malgaja rideto, dum liaj akvobluaj okuloj glitis super la rondaj ŝultroj de sinjorino Breine.

—Alportu al mi porcion da glaciaĵo, diris Fanny.

—Post kvin minutoj mi ĝin metos ĉe viaj piedoj, sinjorino.

—Mi preferas, ke vi ĝin metu tie ĉi, sur la tablon!

—Tuj, sinjorino, tuj.

Li fordancis. Fanny rigardis post lin kun rideto.

—La interkomunikiĝo estas infekta, ŝi diris. Nun la kelneroj eĉ volas esti kavaliroj.

—Tio estas ja tute natura, respondis Stella, kiam ĉiuj miaj kavaliroj volas esti kelneroj por mi!

Ŝi levis la brovojn kaj apogis sian Titus-kapon al la klarebluaj silkaj kusenoj. En tiu ĉi sama minuto la pordokurteno estis ĵetita flanken, kaj la komercegisto eniris en la buduareton.

La komercegisto Breine estis malgranda, grasa sinjoro kun maldikaj lume-brunaj haroj kaj lume-bruna vangbarbo iom griza. La komercegisto, kiel ŝajnis, ne estis en bona humoro.

—Kiel vi fartas, sinjorinoj? li demandis, penante doni al sia vizaĝo komplezan esprimon.

—Ho, bonege! respondis Stella.

—Estas por mi plezuro vidi, ke vi nun iom ripozas, li diris al sia edzino. Vi kredeble sentas vin jam tre laca esti tiel ĵetata el la brakoj de unu sinjoro al la brakoj de alia!

La sinjorino ludis kun sia ventumilo kaj kantetis valson.