Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/165

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Vi estas, kiel ŝajnas, en tre bona humoro, diris Breine ofendite.

—Tion oni vere ne povas diri pri vi, sinjoro Breine, rimarkis Stella ridetante.

—Kontraŭe, mi estas en la plej brilanta humoro . . .

—Ne kredu al li, Stella, diris la sinjorino. Mi vidas laŭ lia nazo, ke li estas forte atakema. Li venis tien ĉi nur por aranĝi disputojn.

—Tiam estas plej bone sin savi per forkuro.

—Vi ja komprenas, ke mia edzino nur ŝercas?

—Mi devas tamen iri en la salonon. Mi ŝuldas, jes, la dioj scias, kiel multajn dancojn, kaj se mi ne pagos miajn ŝuldojn tiel baldaŭ kiel eble, mi timas, ke miaj kreditoroj min trenos tien per forto.

Ŝi foriris ridetante, lasante la edzan paron sola.

—Estu tiel bona, komencu, ju pli frue, des pli bone! Ne ĝenu vin! Mi estas preparita por la plej malbona.

—Sed, Fanny kara, mi ne diris eĉ unu vorton.

—Ne, sed vi estas kolerega. Tio estas ja tute videbla laŭ via nazo, kiu estas pli staranta, ol ordinare.

—Fanny!

—Mi estas tro bela tiun ĉi vesperon, ne vere?

—Vi estas jam tro modesta!

—Mi koketis tro multe kun la junaj sinjoroj, ne vere? mi estis tro ĵetata el la brakoj de unu sinjoro en la brakojn de alia, kiel vi vin tiel bonguste esprimis!

—La tuta nia edzeco estis neinterrompita dancado.

—Mi certe ne povas diri, ke mi dancis super rozoj.

—Ha, Fanny, se vi nur scius, kia turmentiĝo estas vidi sian edzinon, prematan al la brusto de alia, ĉirkaŭprenatan de lia brako, sin ruli en kapturnanta valso. Ho, tiuj baloj, tiuj baloj!

—Sendanka! kaj tamen ĝi estis sur unu el tiuj ĉi baloj, ke vi trovis vian feliĉon! Ĉu vi memoras? Tio estis ne pli ol unu kaj duono jaro antaŭe. Tiam vi sidis tie kun bela meblita loĝejo kaj tamen sen la plej belega