Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/166

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

meblo en domo—juna edzino; kaj tiam vi komencis trovi, ke esti tute sola en ok ĉambroj kaj kuirejo ne estas tute sane por la homo. Kie tio ĉi estis tiam, kiam ni renkontis unu la duan?

—Jes, estis sur balo.

—Kaj kie ĝi estis, ke vi petis mian manon?

—Ankaŭ sur balo.

—Tial vi havas nenian kaŭzon plendi. Ni vivas bone kune.

—Ho, oni vivas tre bone, kiam oni ĉiam veturas al baloj!

—Mi estas laborema edzino.

—Jes, vi manĝas vian panon en la ŝvito de via frunto sur ĉiuj baloj de la urbo.

—Ŝercu nur! Vi pentos iam vian konduton, kiam mi estos for!

—Mi jam tute kutimis vidi vin forkuradi al baloj, diris la komercegisto, nerve ludante kun la ventumilo de sia edzino, kiun ŝi estis metinta sur la tablon.

—Hodiaŭ vere vi superas vin mem, diris Fanny, sin levante ofendite. La komercegisto sin levis ankaŭ.

—Jes, mi ne povas plu tion suferi. Tie ĉi devos fariĝi alia danco! Li prenis la ventumilon en ambaŭ manojn kaj disrompis ĝin en du pecojn.

—Vi fariĝas ĉiam pli kaj pli bona, mia amiko. Nun mi ne mirus, se vi komencus disrompi spegulojn kaj vitrojn de fenestroj.

—Mi estus sufiĉe inklina por tio ĉi.

—Ne ĝenu vin, mi petas. Mi volonte helpos al vi. Jen estas forna fero! vi povas ja komenci rompi la spegulojn, dum mi ekspedos la porcelanajn vazojn kaj la malgrandaĵojn!

Hontigita kaj duone disarmita per la trankvileco de sia edzino, la komercegisto forĵetis la rompitan ventumilon sur la tablon kaj volis eliri, kiam la kelnero Olsen en tiu sama minuto enkondukis en la kabineton junan sinjoron.